Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konis Manon’ on: mi jam tro provis, ke, kvankam ŝi estis tre fidela kaj tre koralligita al mi en bona fortuno, tamen mi ne devis konfidi al ŝi en mizereco. Ŝi tro amis sufiĉegon kaj plezurojn por ilin oferi al mi.


« Mi ŝin perdos, mi ekkriis. Malfeliĉa kavaliro! ci do ankoraŭ ekperdos ĉion, kion ci amas! »

Tiu penso min ĵetis en konfuzon tiel teruran, ke mi ŝanceliĝis dum unu momento, ĉu mi ne agus pli bone, finante ĉiujn miajn malbonaĵojn per morto. Tamen mi konservis sufiĉe da spiritĉeesto por voli ekzameni antaŭe, ĉu restas al mi neniu helprimedo. Ĉielo naskigis en mi ideon, kiu haltigis mian malesperon. Mi kredis, ke ne estus neeble, ke mi kaŝu nian perdon al Manon, kaj ke per industrio aŭ per ia favoro de l’hazardo, mi povu liveri la monon necesan al ŝia vivado sufiĉe larĝe, por malhelpi, ke ŝi sentu bezonon.

« Mi kalkulis, mi diris por min konsoli, ke dudekmil skudoj al mi sufiĉos dum dek jaroj: ni supozu, ke la dek jaroj estis fluintaj, kaj ke en mia familio okazis neniuj el ŝanĝoj de mi esperitaj. Kian decidon mi prenus? Tion mi ne scias tre bone; sed tion, kion mi estus farinta, kio min malhelpas fari hodiaŭ? Kiom da personoj en Parizo vivas, kiuj havas nek mian spiriton nek miajn naturajn kvalitojn, kaj kiuj tamen ŝuldas siajn vivrimedojn al siaj talentoj, kiaj ajn ili estu? Ĉu Providenco, mi aldonis, pripensante pri diversaj statoj de vivo, ne aranĝis aferojn tre prudente? Plimulto el altranguloj kaj el riĉuloj estas malsprituloj. Tio estas klara, por tiu, kiu iom konas la socion. Sed kuŝas funde de tio ĉi admirinda justeco. Se ili jungus spritecon kun riĉeco, ili estus tro feliĉaj, kaj la cetero de homoj tro mizera. Kvalitoj de korpo kaj de animo estas donacitaj al ĉi tiuj lastaj, kiel rimedo, por ke ili povu sin eltiri el mizereco kaj el malriĉeco. Unuj partoprenas al riĉaĵoj de alt-