Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ranguloj: servante iliajn plezurojn, ili igas ilin siaj moktrompitoj: aliaj servas ilian instruadon; ili penadas por ilin honestigi: verdire ili sukcesas tre malofte: sed tio ne estas la celo de dia saĝeco: ĉiam ili eltiris frukton el siaj klopodoj, tio estas: vivi per la mono de tiuj, kiujn ili instruas: kia ajn estas la maniero per kiu oni tion rigardas, estas bonega fonto de rentoj por malaltranguloj la malspriteco de riĉuloj kaj de altranguloj. »

Tiuj pensoj iom reordigis mian koron kaj mian kapon. Mi decidis unue, ke mi konsiliĝos kun sinjoro Lescaut, la frato de Manon. Li perfekte konis Parizon: kaj mi estis havinta tro da okazoj, por rekoni, ke nek el sia posedaĵo nek el la soldo de la reĝo li eltiris sian plej gravan renton. Restis al mi apenaŭ dudek monpistoloj, kiuj feliĉe estis troviĝintaj en mia poŝo. Mi montris al li mian monujon, klarigante mian malfeliĉon kaj miajn timadojn; kaj mi petis, ĉu ekzistas alia decido elektota de mi, aŭ morti de malsato, aŭ rompi mian kapon pro malespero. Li respondis, ke rompi sian kapon estas rimedo por malsprituloj: pri la morto per malsato, multegaj sprituloj al ĝi estas dediĉitaj, kiam ili ne volas utiligi siajn talentojn; mi devis ekzameni, pri kio mi estas kapabla; kaj li certigis sian helpadon kaj siajn konsilojn en ĉiuj miaj entreprenoj.

« Tio estas tre malpreciza, sinjoro Lescaut, mi diris: miaj bezonoj postulas rimedon pli urĝan; ĉar kion vi volas, ke mi diros al Manon?

— Pri Manon, li respondis, kio vin embarasas? Ĉu vi ne havas per ŝi rimedon, por fini viajn maltrankvilecojn, kiam vi volos? Knabino kiel ŝi devus nin vivigi ĉiujn, vin, ŝin kaj min. »

Li haltigis la respondon, kiun meritis tia malkonvenaĵo, kaj daŭris, dirante, ke li garantias antaŭ vespero mil skudojn dividotajn inter ni, se mi volas plenumi lian