Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estus esperinta) li proponis al mi kelkan monon, se mi troviĝus premata de bezono. La sola servo, kiun mi petis de li en tiuj cirkonstancoj, estis, ke li neniel sciigu Manon’on pri la perdo de mi farita kaj pri la temo de nia interparolado.

Mi eliris el lia hejmo malpli kontenta ankoraŭ ol mi estis, kiam mi eniris en ĝin. Mi eĉ pentis, ĉar mi konfidis mian sekreton. Li estis farinta por mi nenion, kion mi ne estus ricevinta sen tiu konfidencio; kaj mi morte timis, ke li ne plenumos la promeson, kiun li faris al mi: nenion malkovri al Manon. Mi ankaŭ havis motivojn por timi, post la malkovro de liaj sentoj, ke li ne intencos eltiri profiton el ŝi, laŭ liaj propraj terminoj, ŝin formetante el miaj manoj aŭ almenaŭ konsilante al ŝi, ke ŝi min forlasu, por sin alligi al amanto pli riĉa kaj pli feliĉa. Mi faris pri tio mil pripensojn, kiuj havis kiel rezultaton nur min turmenti kaj renovigi la malesperon, en kiu mi troviĝis dum mateno. Multajn fojojn venis en mian spiriton ideo, skribi al mia patro kaj ŝajnigi novan konvertiĝon, por ricevi de li ian monhelpadon: sed mi tuj memoris, ke, malgraŭ lia granda boneco, li min enfermis dum ses monatoj en mallarĝa malliberejo, pro unua kulpo: mi estis certega, ke, post skandalo tia, kian devige estis kaŭzinta mia forkuro el Saint-Sulpice, li agos kun mi multe pli severege. Fine tiu konfuzo de pensoj produktis unu ideon, kiu remetis trankvilecon en mian spiriton; kaj mi miris, ke mi ne estis havinta ĝin pli frue. Tio estis, min turni al mia amiko Tiberge, en kiu mi estis certa, ke mi ĉiam retrovos la saman fundamenton de amikeco. Nenio estas pli admirinda kaj pli honoras virton, ol la konfido, kun kiu oni sin turnas al personoj, kies senartifikecon oni per fekte konas. Oni sentas, ke ne estas riskoj minacantaj: se tiuj personoj ne estas ĉiam kapablaj liveri helpadon,