Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

oni estas certa, ke oni almenaŭ ricevos bonecon kaj kompaton. La koro, kiu tiel zorge fermiĝas antaŭ ceteraj homoj, nature malfermiĝas en ilia ĉeesto, kiel floro sub la lumo de suno, de kiu ĝi atendas nur feliĉan influon.

Mi rigardis kiel efikon de la protekto de ĉielo tion, ke mi tiel ĝustatempe memoris pri Tiberge; kaj mi decidis, ke mi serĉos rimedon por lin vidi antaŭ fino de l’tago. Mi tuj revenis hejmen por skribi al li vorton kaj proponi lokon konvenan por nia interparolado. Mi al li rekomendis silenton kaj diskretecon, kiel unu el la plej gravaj servoj, kiujn li povus fari al mi en la stato de miaj aferoj. La ĝojo, kiun inspiris al mi espero, ke mi lin revidos, formetis postsignojn de ĉagreno, kiujn devige Manon estus ekvidinta sur mia vizaĝo. Mi parolis pri nia malfeliĉo en Chaillot kiel pri bagatelo, kiu ne devis ŝin maltrankviligi; ĉar Parizo estis la loko de la mondo, en kiu ŝi plej plezure sin vidis, ŝi ne estis ĉagren: aŭdante min dirantan, ke estis oportune loĝi en ĝi, ĝi kiam estos riparitaj en Chaillot kelkaj malgravaj efikoj de la brulado. Post unu horo, mi ricevis la respondon de Tiberge, kiu promesis, ke li aliros al la loko montrita. Mi senpacience al ĝi alkuris. Tamen mi sentis ian honton, min montrante antaŭ la okuloj de amiko, kies sola ĉeesto devis esti riproĉo malordoj; sed la opinio, kiun mi havis pri la boneco de lia koro, kaj la profito de Manon subtenis mian malfortecon.

Mi estis petinta de li, li troviĝu en la ĝardeno de Palais-Royal[1]. Pli frue ol mi li en ĝi estis. Tuj iam li min ekvidis, li venis min kisi. Longatempe li tenis min premitan inter siaj brakoj, kaj mi sentis mian vizaĝon malsekigitan de liaj larmoj. Mi diris al li, ke nur

  1. Elparolu: Pale-Rojal.