Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun multe da konfuzo mi prezentas min antaŭ lin, kaj ke mi portas en mia koro vivan senton de mia maldankemo; ke la unua afero, kiun mi de li petegas, estas scii, ĉu est ankoraŭ permesate al mi lin rigardi kiel amikon, post kiam mi tiel juste meritis perdi lian estimon kaj lian amemon. Li respondis per plej kora tono, ke nenio estas kapabla forlasigi el li tiun titolon, ke miaj malfeliĉoj mem, kaj (ĉu mi permesos, ke li tion diru) miaj kulpoj kaj miaj malordoj pligrandigis lian amemon al mi; sed ke tiu amemo estas miksita kun la plej viva doloro, tiel kiel oni sentas al karega persono, kiun oni vidas kurantan ĝia pereo, ne povante ĝin helpadi.

Ni sidiĝis sur benkon.

« Ho ve! mi diris, kun sopiro, eltirita el fundo de mia koro, via kompato devas esti grandega; mia kara Tiberge, se vi certigas, ke ĝi egalas miajn ĉagrenojn. Mi hontas, ilin vidigante al vi; ĉar mi konfesas, ke la kaŭzo ne estas glora; sed la efiko est tiel malĝoja, ke ne estas bezone min ami, tiel kiel vi faras, por esti kortuŝita. »

Li petis de mi, ke signe de amikeco mi rakontu sen ia mensogo tion, kio okazi t mia eliro el Saint-Sulpice. Mi lin kontentigis: kaj ne nur mi ne falsi la veron eĉ iomete, ne mi ne malpligrandigis miajn kulpojn por ilin opiniigi pli senkulpigeblaj, sed mi parolis pri mia pasio laŭ la tuta fortikeco, kiun ĝi inspiris al mi. Mi ĝin prezentis kiel unu el tiuj frapoj de fatalo, kiu alkroĉiĝas al ruino de mizerulo, kaj el kiu estas tiel neeble al virto sin defendi, kiel estis al prudento ĝin antaŭvidi. Mi faris al li vivan pentraĵon de miaj agitaĵoj, de miaj timoj la malespero, en kiu mi estis du horojn antaŭ kiam mi lin vidos, kaj de la malespero en kiun mi refalos, se mi estas forlasita de miaj amikoj tiel senkompate kiel de fortuno; fine mi tiel kortuŝis bonan