Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiberge’on, ke mi vidis lin tiom malĝojan per kompato, kiom mi estis per la sento de miaj ĉagrenoj. Li ne laciĝis, min kisante, kaj min admonante, ke mi prenu kuraĝon kaj konsolon: sed, ĉar li ĉiam konjektis, ke unue oni devas min eligi el Manon, mi senkonfuze komprenigis al li, ke tiun eligen mein mi konsideris kiel la plej grandan el miaj malfeliĉaĵoj, kaj ke mi estis preta suferi ne nur la plej ekstreman mizeregecon, sed eĉ la plej kruelan morton, antaŭ kiam mi akceptos kuracilon pli netolereblan ol ĉiujn miajn kuniĝintajn malbonaĵojn.

« Klarigu do viajn dezirojn, li diris: kian specon da helpado mi estas kapabla doni, se vi ribelas kontraŭ ĉiuj miaj proponoj? »

Mi ne kuraĝis diri, ke nur lian monujon mi bezonis. Fine li komprenis; kaj konfesinte, ke li krelas min diveni, li restis kelkan tempon ŝanceliĝanta, kun ŝajno de persono, kiu balanciĝas.

« Ne kredu, li baldaŭ rediris, ke mia revado devenas de malvarmiĝo en fervoro kaj en amikeco. Sed al kia alterneco vi min devigas, se estas necese, ke mi rifuzu la solan helpon, kiun vi volas akcepti, aŭ ke mi vundu mian devon, ĝin malrifuzante? Ĉar ĉu ebligi, ke vi persistos en viaj malordoj, ne estas ilin partopreni? Tamen, li daŭrigis, pripensante dum unu momento, mi imagas, ke eble la perforta stato, en kiun vin ĵetas malriĉeco, ne lasas al vi sufiĉe da libereco por elekti la plej bonan decidon: oni bezonas trankvilan spiriton por ŝati saĝecon kaj veron. Mi trovos rimedon por havigi al vi kelke da mono. Permesu, mia kara kavaliro, li aldonis min kisante, ke mi almenaŭ postulu unu kondiĉon; tio estas, ke vi konigos al mi la lokon de via loĝejo, kaj toleros, ke almenaŭ mi penadu por vin rekonduki al virto, kiun vi amas, mi tion scias, kaj el kiu vin formetas nur la perforto de viaj pasioj. »