Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi sincere konsentis ĉion, kion li deziris; kaj mi petis de li, ke li kompatu pri la krueleco de mia sorto, kiu tiel malbone igis por mi profitaj la konsilojn de tiel virta amiko. Li tuj min kondukis al bankiero konita de li, kiu al mi pruntedonis cent monpistolojn, interŝanĝe de lia garantibileto: ĉar li ne havis monon tuje disponeblan. Mi jam diris, ke li ne estis riĉa. Lia benefico valoris mil skudojn; sed, ĉar li ĝin posedis nur de la nuna jaro, li ne ankoraŭ enkasigis la renton: sur la fruktoj estontaj li faris tiun antaŭpagon.

Mi sentis la tutan valoron de lia malavareco. Mi estis tiele kortuŝita, ke mi bedaŭris la blindigon de fatala amo, kiu min devigis malrespekti ĉiujn miajn devojn. La virto havis sufiĉe da forto por kontraŭstari en mia koro, dum kelkaj momentoj, kontraŭ mia pasio: kaj mi almenaŭ ekvidis, en tiu luma momento, la honton kaj la malindecon de miaj katenoj. Sed tiu batalo estis negrava, kaj ne longatempe daŭris. La vidaĵo de Manon min estus rapidiginta el ĉielo: kaj mi miris, min retrovante apud ŝi, ke mi povis akcepti eĉ unu momenton, ke honta estas amemo tiel justa al tiel ĉarmoplena objekto.

Manon estis kreitaĵo havanta eksterordinaran karakteron. Neniam knabino havis pli da malŝato al mono ol ŝi; sed ŝi ne povis esti trankvila eĉ unu momenton, dum ŝi timis, ke ĝi mankos al ŝi. Nur plezurojn kaj distrajojn ŝi bezonis. Neniam ŝi estus volinta tuŝi moneron, se ŝi estus povinta sin amuzi, ne elspezante ion. Ŝi ne sin informis, kia estas la fundamento de niaj riĉaĵoj; sufiĉis, ke ŝi povu agrable pasigi la tagon. Tiamaniere, ĉar ŝi estis nek senmodere pasia al la ludado, nek kapabla fariĝi allogegita de la luksego kaj sekve de grandaj elspezoj, nenio estis pli facila ol šin kontentigi, naskigante ĉiutage amuzaĵojn laŭ ŝia gusto. Sed esti okupita de