Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

plezuro estis por ŝi afero tiel necesa, ke, se ĝi mankus al ŝi, neniel oni povus konfidi al ŝia karaktero kaj al ŝiaj inklinoj. Kvankam ŝi min kore amis, kvankam mi estis la sola, kaj pri tio ŝi volonte konsentis, kiu povas perfekte sentigi al ŝi la dolĉaĵojn de l’amo, mi estis preskaŭ certa, ke ŝia amemo ne starus senmova kontraŭ iaj timadoj. Ŝi estus preferinta min al la tuta mondo kun malgranda riĉeco; sed mi ne dubis, ke ŝi min forlasos por ia nova B..., se mi havus por doni al ŝi nur konstantecon kaj nur fidelecon. Mi do decidis, ke mi tiel bone reguligos mian propran elspezon, ke mi ĉiam estos kapabla liveri la monon necesan al ŝiaj bezonoj, kaj ke mi senigos min eĉ je necesaj aferoj, prefere al ŝin limigi eĉ pri la malnecesaj. La karoso min timigis pli ol la tuta restajo, ĉar ne estis verŝajne, ke mi povu nutri ĉevalojn kaj pagi veturigiston. Mi malkovris mian embarason al sinjoro Lescaut. Mi ne estis kaŝinta, ke mi ricevis cent monpistolojn de amiko. Li ripetis, ke, se mi volus provi hazardon de ludado, li esperis, ke, se mi bonvole elspezus centon da frankoj por regali liajn interligitojn, mi estos akceptita, dank'al lia rekomendo, en la ligo de l’industrio. Kvankam trompi min forte tedegis, mi lasis min fortiri pro kruela neceseco.

Sinjoro Lescaut min prezentis la vesperon mem, kiel unu el liaj parencoj. Li aldonis, ke mi estis des pli deziranta sukcesi, ke mi ju pli bezonis la plej grandajn favorojn de fortuno. Tamen por konigi, ke mia mizero ne estis tiu de malnobela viro, li diris al ili, ke mi intencis doni vespermanĝon. La propono estis akceptita. Mi ilin luksege regalis. Oni longatempe parolis pri la beleteco de mia vizaĝo kaj pri miaj feliĉaj kvalitoj. Oni pretendis, ke mi multe povis esperi pri mi, tial ke, ĉar mi havis en fizionomio ion, kio odoras honestan viron, neniu malfidos pri miaj artifikaĵoj. Fine oni dankis sinjoron