Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

koro sentis revenon al bono, ĉar al tiu memoro mi poste devis parton de mia forto en la plej malfacilaj cirkonstancoj de mia vivo. La karesoj de Manon vaporigis momente la ĉagrenon, kiun kaŭzis al mi tiu sceno. Mi daŭrigis havi vivadon tute faritan de plezuro kaj de amo. La pligrandigo de miaj riĉaĵoj duobligis nian reciprokan amemon. Venuso kaj Fortuno ne havis sklavojn pli feliĉajn kaj pli amoplenajn. Dioj! kial nomi la mondon loko de mizerajoj, kiam oni povas gustumi en ĝi tiel ĉarmajn ĝuadojn. Sed ve! ilia esenco estas pasi tro rapide. Ĉu oni volus proponi al si alian feliĉecon, se ili havus kiel naturecon ĉiaman daŭradon? La niaj havis komunan sorton; tio estas, ili daŭris malmulte, kaj estis sekvitaj de maldolĉegaj bedaŭroj. Mi estis farinta en la ludado grandegajn gajnojn, kaj mi pensis procentédoni parton de mia mono. Miaj servistoj konis miajn sukcesojn, precipe mia ĉambristo kaj la ĉambristino de Manon, antaŭ kiuj ni interparolis ofte, ne malfidante. Tiu knabino estis beleta. Mia servisto ŝin amindumis. Ili havis kiel gemastrojn homojn junajn kaj facilajn, kaj ili imagis, ke ili povos ilin trompi facile. Ili intencis tion fari kaj tion plenumis tiel malfeliĉe por ni, ke ili nin metis en staton, el kiu neniam ni povis nin eltiri.

Ian tagon sinjoro Lescaut donis al ni vespermanĝon: estis proksimume noktomezo, kiam ni revenis hejmen. Mi vokis mian serviston kaj Manon sian servistinon. Oni diris, ke, de la oka, ili ne estis viditaj en la domo, kaj ke ili eliris, transportiginte kelkajn kestojn, por obei ordonojn, kiujn, laŭ ilia diro, ili estis ricevintaj de mi. Mi antaŭsentis parton de la vero, sed mi formis neniujn suspektojn, kiuj ne estis preteriritaj de tio, kion mi ekvidis, kiam mi eniris en mian ĉambron. La seruro de mia tualetejo estis rompita, kaj mia mono formetita kun ĉiuj miaj vestoj. Dum mi pripensis sola pri