Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiu akcidento, Manon venis tute timigita sciigi al mi, ke oni faris la saman rabadon en ŝia apartamento. La frapo ŝajnis al mi tiel kruela, ke nur eksterordinara ekpeno malhelpis, ke mi ne min liveru al krioj kaj al ploroj. Sed, timante komuniki al Manon mian malesperon, mi ŝajnigis afekte trankvilan vizaĝon. Mi diris petolante, ke mi min venĝos sur ian moktrompiton en hotelo de Transilvanujo. Tamen ŝi ŝajnis tiel sentema al nia malfeliĉo, ke ŝia malĝojo havis pli da forto por min ĉagreni, ol mia malvera ĝojo enhavis da ĝi por malhelpi ŝian senkuraĝigon.

« Ni estas pereontaj, ši diris kun larmoplenaj okuloj. »

Vane mi penis sin konsoli per miaj karesoj. Miaj propraj ploroj perfidis mian malesperon kaj mian konsternon. Efektive ni estis ruinigitaj tiel absolute, ke restis al ni eĉ neniu ĉemizo.

Mi decidis, ke tuj mi venigos sinjoron Lescaut. Li konsilis, ke mi min turnu senprokraste al liaj policleŭtenanta kaj Pariza ĉefprevota Moŝtoj. Mi iris al ili: sed tio kaŭzis mian plej grandan malfeliĉon: ĉar ne nur miaj klopodoj kaj tiuj, kiujn mi farigis al tiuj du justecaj oficiroj, nenion produktis, sed mi donis al Lescaut la tempon interparoli kun lia fratino, kaj inspiri al ŝi dum mia foresto teruran decidon. Li parolis al ŝi pri sinjoro de G... M..., maljuna voluptemulo, kiu malavarege pagis siajn plezurojn, kaj al ŝi montris tiom da profitoj, se si akceptus lian soldon, ke, konfuzita kiel ŝi estis pro nia malfeliĉaĵo, ŝi partoprenis ĉiujn projektojn, pri kiuj li penis ŝin konvinki. Tiu honorinda vendokontrakto estis konkludita antaŭ mia reveno, kaj la plenumo prokrastita ĝis la morgaŭa tago, post kiam Lescaut estos avertinta sinjoron de G... M... Mi trovis lin, kiu min atendis hejme; sed Manon enlitiĝis en sia apartamento, kaj ŝi ordonis al sia lakeo, ke li diru al mi, ke, bezonante