Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iom da ripozo, si petis de mi, ke mi lasu ŝin sola dum tiu nokto. Lescaut min lasis, proponinte al mi kelkajn monpistolojn, kiujn mi akceptis. Estis preskaŭ la kvara matene, kiam mi enlitiĝis; kaj, ĉar mi en ĝi longatempe pripensis pri la rimedoj necesaj por restarigi mian havajon, mi ekdormis tiel malfrue, ke mi povis vekiĝi nur je la dekunua aŭ dekdua. Mi ellitiĝis rapide por min informi pri la farto de Manon: oni diris, ke ŝi estis elirinta antaŭ unu horo kun ŝia frato, kiu estis veninta ŝin preni en dungita karoso. Kvankam tiu promenado farita kun Lescaut ŝajnis al mi mistera, tamen mi min kontraŭbatalis por haltigi miajn suspektojn. Mi lasis flui kelkajn horojn, kiujn mi pasigis legante. Fine, ĉar mi ne estis plu la estro de mia maltrankvileco, mi promenadis grandpaŝe en niaj apartamentoj. Mi ekvidis en tiu de Manon sigelitan leteron, kiu kus sur la tablo. Adreso estis por mi, kaj la skribado de ŝia mano. Mi ĝin malfermis kun morta tremeto. Ĝi estis redaktita laŭ jenaj terminoj.

« Mi al ci juras, mia kara kavaliro, ke ci estas la idolo de mia kero, kaj ke cin solan en la mondo mi povas ami, laŭ la maniero per kiu mi cin amas. Sed ĉu ci ne vidas, mia kara animo, ke en la stato en kiu ni estas premegataj, fideleco estas malsprita virto. Ĉu ci kredas, ke oni povas esti tre amoplena, kiam pano mankas? La malsato kaŭzus al mi ian fatalan eraron: iam mi elspirus mian lastan spiron, kredante, ke ĝi estas ama sopiro. Mi cin adoras; estu certa pri tio: sed lasu al mi por kelke da tempo la mastradon de niaj posedajoj. Malfeliĉon al kiu falos en miajn retojn: mi laboras por fari mian kavaliron riĉa kaj feliĉa. Mia frato sciigos al ci novaĵojn pri cia Manon, kaj diros, ke ŝi ploris, cin forlasante. »

Post tiu legado, mi restis en stato, kiun mi malfacile povus priskribi; ĉar hodiaŭ eĉ mi ne scias ankoraŭ