Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiu ekmovo lin timigis: li respondis, ke se tiamaniere mi lin ricevas, kiam li venis konigi al mi la plej grandan servon, kiun li povis fari, li tuj ekeliros kaj neniam remetos la piedojn en mian hejmon. Mi kuriu al la pordo de la ĉambro, kiun mi zorge fermis.

« Ne imagu, mi diris, min turnante al li, ke ci povos ankoraŭ agi kun mi kiel kun moktrompito, kaj min erarigi per fabeloj. Necese estas, ke ci defendu cian vivon, aŭ al mi retrovigu Manon’on. »

Nu, nu, kiel vi estas vivega, li respondis. Tio estas la sola celo de mia vizito. Mi venas anonci al vi feliĉecon, al kiu vi ne pensas, kaj por kiu vi eble rekonos, ke vi ŝuldas al mi iom da dankeco. »

Mi volis esti klarigita tuje. Li rakontis, ke Manon, ne povante toleri timon al mizereco, kaj precipe ideon, ke ŝi estos devigita plimalgrandigi subite sian luksvivadon, petis de li, ke li ŝin rilatigu kun sinjoro de G... M..., kiun la famo diris malavara. Kompreneble li zorge kaŝis, ke tiun konsilon li estis doninta kaj estis preparinta vojon, antaŭ kiam li ŝin kondukos al li.

« Mi ŝin kondukis tiumatene, li daŭrigis; kaj tiu honesta viro estis tiel ĉarmita de ŝia merito, ke li unue ŝin invitis, ke ŝi kun li sociiĝu en lia kampodomo, en kiun li iris pasigi kelkan tempon. Mi, aldonis Lescaut, kiu tuje divenis la grandan profiton, kiun tio povis enhavi por vi, mi lerte al li komprenigis, ke Manon estis suferinta gravegajn malgajnojn; kaj mi tiel instigis lian malavarecon, ke komence li faris al ŝi donacon da du cent monpistoloj. Mi diris, ke unue tio estas konvena, sed ke estonteco alkondukos al mia fratino grandajn bezonojn; ke ŝi cetere devas zorgadi pri juna frato, kiu estas restinta sur niaj brakoj post la morto de niaj gepatroj: kaj ke se li kredis ŝin inda je sia estimo, li ne lasos ŝin suferi pro tiu kompatinda infano, kiun ŝi