Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rigardas kiel duonparton de sia estaĵo. Kompreneble tiu rakonto lin kortuŝis. Li promesis, ke li luos oportunan domon por vi kaj por Manon; ĉar estas vi mem tiu kompatinda orfa frateto: laŭ lia promeso li donos al vi meblojn taŭgajn kaj pagos ĉiumonate kvar cent bonajn monfuntojn, kiuj fariĝos, se mi ĝuste kalkulas, kvar mil ok cent frankoj fine de ĉia jaro. Li lasis ordonojn al sia int danto, antaŭ kiam li aliris al sia kampodomo, ke li serĉu domon, kaj ĝin igu preta, por kiam li revenos. Tiam vi revidos Manon'on, kiu al mi komisiis, ke mi vin kisu milfoje por ŝi, kaj al vi certigu, ke ŝi amas vin pli ol neniam ši faris.»

Mi sidigis, revante al tiu stranga dispono de mia sorto. Mi troviĝis en divido de sentoj kaj sekve en necerteco tiel malfacile finiĝebla, ke mi longatempe restis ne respondante al multegaj demandoj, kiujn Lescaut faris unuj post aliaj. En tiu momento, honoro kaj virto al mi ankoraŭ sentigis pikojn de konsciencriproĉo; kaj mi sopirante ĵetis rigardojn al Amiens, al la domo de mia patro, al Saint-Sulpice, kaj al ĉiuj lokoj, en kiuj mi estis vivinta en senkulpeco. Per kiu grandega interspaco mi estis nun disigita el tiu feliĉa stato? Mi ĝin vidis nur de malproksime, kiel ombron, kiu altiris ankoraŭ miajn rigardojn kaj miajn dezirojn, sed kiu estis tro malforta por eksciti miajn penadojn.

« Per kia fatalo, mi diris, mi estas fariĝinta tiel krima? Amo estas senkulpa pasio: kial do ĝi por mi ŝanĝiĝis en fonton de mizeroj kaj de malordoj? Kiu malhelpis, ke mi vivu trankvile kaj virte kun Manon? Kial mi ne edziĝis kun ŝi, antaŭ kiam mi estus ricevinta ion de ŝia amo? Ĉu mia patro, kiu min amis tiel kore, ne estus konsentinta tion, se mi estus lin peteginta per rajtaj motivoj? Ha! mia patro mem estus ameginta ŝin kiel ĉarmoplenan filinon, tro indan fariĝi edzino de