Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lia filo; mi estus feliĉa kun amo de Manon, kun amikeco de mia patro, kun estimo de honestaj homoj, kun benaĵoj de riĉeco kaj trankvileco de virto. Pereiga malprospero! Kia estas la malnoblega persono, kiun oni ekproponas al mi? Kio! Mi konsentus partigi...? Sed ĉu mi povas ŝanceliği, se Manon tion decidis, kaj se mi perdas ŝin sen tiu komplezo? — Sinjoro Lescaut, mi ekkriis, fermante okulojn, kvazaŭ mi volus forigi tiel ĉagrenigajn pripensojn, se vi intencis min servi, mi dankas vin. Vi povis uzi pli honestan vojon: sed tio estas afero finita kredeble: do ni pensu nur profiti viajn klopodojn kaj plenumi vian projekton. »

Lescaut, al kiu mia kolero sekvita de longega silentado kaŭzis ian embarason, estis kontentega, vidante, ke mi prenis decidon tute malsimilan al tiu, kiun sendube li timis: li tute ne estis brava, kaj pri tio mi havis plej bonajn pruvojn poste.

« Jes, jes, li rapide respondis: tio estas tre bona servo, kiun mi faris al vi; kaj vi vidos, ke ni eltiros el ĝi pli da profitoj ol vi esperas. »

Ni interdecidis, per kia maniero mi povus antaŭbatali la malfidojn, kiujn sinjoro de G... M... kredeble eksentos pri mia frateco, vidante min iom pli altkreskan kaj iom pli maljunan, ol eble li imagis. Ni trovis neniun alian rimedon ol preni antaŭ li simplan kaj provincan ŝajnon, kaj al li kredigi, ke, intencante eniri en eklezian profesion, mi ĉiutage iras pro tio en kolegion. Ni decidis ankaŭ, ke mi min vestos tre malbone, la unuan fojon, kiam mi estos permesita al la honoro lin saluti. Li revenis urbon post tri aŭ kvar tagoj. Li kondukis mem Manon’on en la domon, pri kies preparo zorgis lia intendanto. Ŝi tuj avertigis Lescaut’on pri lia reveno; kaj, ĉar tiu ĉi min sciigis pri tio, ni ambaŭ aliris al ŝia hejmo. Jam la maljuna amanto estis elirinta el ĝi.