Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Malgraŭ la rezignacio kun kiu mi submetiĝis sub ŝiaj voladoj, mi ne povis, ŝin revidante, silentigi murmurojn de mia koro. Mi ŝajnigis al ŝi malgaja kaj malardanta. La ĝojo sentita pro ŝia retrovo ne tute superis la ĉagrenon pro ŝia malfideleco. Ŝi kontraŭe, min revidante, ŝajnis kontentega pro plezuro. Ŝi riprocis al mi mian malvarmecon. Mi ne povis malhelpi, ke mi ne preterlasu nomojn « perfidulino » kaj « malfidelulino », kiujn akompanis tiom da sopiroj. Ŝi unue min moketis pri mia simpleco: sed kiam ŝi vidis, ke miaj rigardoj ĉiam malĝoje alligiĝas al ŝi, kaj ke mi ne povas sen grandaj malfacilecoj digesti ŝanĝon tiel kontraŭan al mia humoro kaj al miaj deziroj, ši eniris sola en sian tualetejon. Mi ŝin sekvis post momento. Mi ŝin trovis kovrita de ploroj. Mi petis de ŝi, kio ilin kaŭzas.

« Estas al ci tre facile tion vidi, ŝi diris: kiamaniere ci volas, ke mi vivu, se mia vidaĵo estas kapabla okazigi ĉe ci mienon nur malluman kaj ĉagrenan. De unu horo, kiam ci estas tie ĉi, ci faris al mi nenian kareson, kaj ci ricevis la miajn kun majesteco de Granda Turko en lia virinejo.

— Aŭskultu, Manon, mi respondis, ŝin kisante, mi ne povas kaŝi, ke mi havas koron morte malĝojan. Mi ne parolas nun pri la timadoj, en kiujn min ĵetis via ne antaŭvidita forkuro, nek pri la krueleco, kiun vi havis, min forlasante sen unu vorto de konsolo, post kiam vi estis pasiginta nokton en lito alia ol la mia. La ĉarmo de via ĉeesto al mi forgesigus plion. Sed ĉu vi kredas, ke mi povas pensi sen sopiroj kaj eĉ sen larmoj al la malĝoja kaj malfeliĉa vivo, kiun vi volas altrudi al mi en tiu domo? Mi lasu aparte mian nobelnaskiĝon kaj mian honoron; tiel malfortaj motivoj ne povas konkurenci amon tian, kia estas la mia: sed ĉu vi imagas, ke tiu amo mem ne ĝemas, vidante, ke ĝi