Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas tiel malbone komprenita kaj tiel kruele manumita de maldankema kaj malkompatema amatino. »

Ŝi min interrompis.

« Nu, ŝi diris, kavaliro mia, estas senutile min turmenti per riproĉoj, kiuj traboras mian koron, kiam ili devenas de vi. Mi vidas tion, kio vin vundas. Mi esperis, ke vi konsentos projekton de mi elpensitan por iom restarigi nian riĉecon: por ne kontuzi vian delikatecon, mi komencis ĝian plenumon, ne vin partoprenigante en ĝi: sed, tial ke vi ne ĝin aprobas, mi ĝin forlasos. »

Ŝi aldonis, ke ŝi petas nur iom da komplezo dum la restajo de l’tago; ke ŝi jam ricevis du cent monpistolojn de sia maljuna amanto; ke li promesis, ke li alportos al ŝi belan kolringon el perloj kaj aliajn juvelojn, kaj plie la duonon de la pensio, kiun li al ŝi promesis.

« Lasu nur al mi tempon necesan, ŝi diris, por ricevi liajn donacojn; mi ĵuras, ke li ne povos fanfaroni pri profitoj, kiujn mi donis al li sur mia persono, ĉar ĝis nun mi lin prokrastis, ĝis kiam li estos reveninta urben. Estas vere, ke li kisadis miajn manojn pli ol unu milionon da fojoj: estas juste, ke li pagu tiun plezuron; kaj ne estas troo kvin aŭ ses mil frankoj, proporcias la prezon kun liaj riĉaĵoj kaj lia aĝo. »

Ŝia decido estis por mi multe pli agrabla, ol espero al kvin mil frankoj. Mi havis okazon rekoni, ke mia koro ne estis ankoraŭ perdinta ĉian senton al honoro, tial ke ĝi estis tiel kontenta foriri for de malnobleco. Sed mi estis markita por mallongaj ĝojoj kaj longaj doloroj. Fortuno min liberigis el profundegaĵo, nur por min faligi en alian. Kiam mi estis montrinta al Manon per mil karesoj, kiom mi min kredis feliĉa pro ŝia ŝanĝiĝo, mi diris, ke nun necese estas, ke mi informu pri tio sinjoron Lescaut, por ke niaj mezuroj estu prenitaj akorde. Li unue murmuris; sed la kvar aŭ kvin mil monfuntoj