Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La maljuna amanto ŝajnis trovi plezuron en mia vidado. Li donis al mi du aŭ tri batetojn sur la vango, dirante, ke mi estas beleta knabo, sed ke mi devas min gardi en Parizo, kie junuloj facile sin lasas iri al diboĉo. Lescaut certigis, ke mi estas nature tiel saĝa, ke mi nur parolis fariĝi pastro, kaj ke mia sola plezuro estis fari malgrandajn kapelojn.

« Mi trovas ĉe li la ŝajnon de Manon, respondis la maljunulo, altigante mian mentonon per sia mano. »

Mi respondis per malsprita mieno:

« Sinjoro, tio okazas, tial ke niaj ambaŭ karnoj sin tuŝas tre proksime; pro tio mi amas mian fratinon Manon’on, kvazaŭ ŝi estus alia mi mem.

— Ĉu vi lin aŭdas? li diris al Lescaut. Li havas spritecon. Estas domaĝe, ke tiu infano ne konas kutimojn de bonsocietaj homoj.

— Ho! sinjoro, mi respondis, multe da homoj mi vidis ĉe mia lando en preĝejoj: kaj mi kredas, ke mi trovos en Parizo kelkajn aliajn pli malspritajn ol mi.

— Vidu, li aldonis; tio estas admirinda por provinca infano. »

Dum vespermanĝo, nia tuta interparolo estis proksimume samspeca. Manon, kiu estis malserioza, pli ol unu fojon preskaŭ ĉion difektis per siaj ridegadoj. Mi trovis okazon vespermanĝante rakonti al li lian propran historion, kaj la malbonan sorton, kiu lin minacas. Lescaut kaj Manon tremis dum mia rakonto, precipe kiam mi faris lian portreton laŭ naturaj trajtoj: sed memestimo malhelpis, ke li sin rekonu; kaj mi finis ĝin tiel lerte, ke li unua gin trovis tute ridinda. Vi vidos, ke ne sen motivoj mi longe rakontis tiun ridindan scenon. Fine, ĉar horo por dormi alvenis, li senpacience parolis pri amo. Ni foriris, Lescaut kaj mi. Oni lin kondukis al sia ĉambro: kaj Manon, kiu estis elirinta pro ia preteksto,