Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

venis nin retrovi ĉe la pordo. La karoso, kiu nin atendis antaŭ la tria aŭ kvara domo malsupera, antaŭeniris por nin ricevi. Post unu momento, ni estis foririntaj for de la kvartalo.

Kvankam laŭ mia opinio tia ago estis vera friponaĵo, tamen ĝi ne estis la pli maljusta, kiun mi devis riproĉi al mi. Mi havis pli da konsciencduboj pri la mono akirita de ludado. Tamen ni ne profitis pli da unu ol da alia: kaj ĉielo permesis, ke la plej malgrava el tiuj maljustaĵoj estu la plej severe punita.

Sinjoro de G... M... post tempo mallonga ekvidis, ke li estis moktrompita. Mi ne scias, ĉu li faris de la vespero mem kelkajn klopodojn por nin malkovri, sed li havis sufiĉe da influo, por ke ili ne estu longatempe senutilaj, kaj ni sufiĉe de nesingardemo por tro konfidi al la vasteco de Parizo kaj al la malproksimeco ekzistanta inter nia kvartalo kaj la lia. Ne nur li estis informita pri nia loĝejo kaj pri niaj nunaj aferoj, sed li sciis ankaŭ, kia mi estas, la vivmanieron de mi plenumitan en Parizo, la malnovan kunligon de Manon kun B..., la trompon al li faritan de ŝi, unuvorte ĉiujn skandalajn partojn de nia historio. Pro tio li decidis, ke li nin arestigos, kaj ke li agos kun ni malpli, kiel oni agas kun krimuloj ol kun malĉasteguloj. Ni estis ankoraŭ en lito, kiam policano eniris en nian ĉambron kun duondekduo da gardistoj. Unue ili ekkaptis nian monon aŭ prefere la monon de sinjoro de G... M... ; kaj, nin tuje ellitiginte, ili nin kondukis al la pordo, ĉe kiu ni trovis du karosojn, en unu el kiuj la kompatinda Manon estis metita sen ia klarigo, dum oni min trenis en la alia al Saint-Lazare[1]. Necese estas esti suferinta tiajn malprosperojn por juĝi

  1. Elparolu: Sin-Lazar.