Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malesperojn, kiujn ili povas okazigi. Niaj gardistoj havis kruelecon ne permesi, ke mi kisu Manon’on kaj diru al ŝi ian parolon. Longatempe mi ne sciis, kio ŝi fariĝis. Sendube estis por mi feliĉe, ke mi ne tion konis unue; ĉar tiel terura katastrofo estus perdiginta al mi konsciencon kaj eble vivon.

Mia malfeliĉa amatino estis do formetita for de miaj okuloj kaj alkondukita en rifuĝejon, kiun mi abomenas nomi. Kia sorto por kreitajo tute ĉarma, kiu estus okupinta la unuan tronon de l’mondo, se ĉiuj homoj estus havintaj miajn okulojn kaj mian koron! Oni ne agis kun ŝi barbare, sed ŝi estis enfermita en mallarĝan malliberejon, sola, kondamnita plenumi ĉiutage ian taskon da laboro, kiel kondiĉo necesa por ricevi naŭzigan nutraĵon. Mi eksciis tiujn detalojn nur longatempe poste, kiam mi mem estis suferinta, dum multaj monatoj, malmolan kaj tedigan punadon. Miaj gardistoj min same ne avertis pri la loko, en kiun ili estis ordinitaj min konduki: mi konis mian fatalon nur antaŭ la pordo de Saint-Lazare. En tiu momento, mi estus preferinta morton al stato, en kiun mi kredis, ke mi estis ekfalonta. Mi havis terurajn ideojn pri tiu domo. Mia teruro pligrandiĝis, kiam enirante gardistoj vizitis por la dua fojo miajn poŝojn, por certiĝi, ke restas al mi nek armiloj nek defendrimedoj. La superulo aperis tuje; li estis sciigita pri mia alveno. Li min salutis kun multe da dolĉeco.

« Mia Patro, mi diris, neniajn indignaĵojn. Mi perdos mil vivojn, antaŭ kiam mi toleros unu insulton.

— Ne, ne, sinjoro, li respondis: vi prenos pli saĝan konduton; kaj ni estos kontentaj unu de la alia. »

Li petis de mi, ke mi supreniru en altan ĉambron. Mi lin sekvis, ne kontraŭbatalante. Pafarkistoj nin akompanis ĝis la pordo; kaj la superulo, enirinte en ĝin kun mi, faris signon, ke ili eliru.