Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

berecon. Mi petis de li librojn. Li miris, ke, ĉar li lasis al mi elekton pri tiuj, kiujn mi volis legi, mi min turnis al kelkaj seriozaj verkistoj. Mi ŝajnigis fervoron kaj plej grandan atentadon al la studado; kaj tiamniere mi donis al li en ĉiuj okazoj pruvojn de la ŝanĝiĝo, kiun li deziris.

Tamen ĝi estis nur ekstera. Mi tion konfesas, hontante; mi ludis en Saint-Lazare rolon de hipokritulo. Kiam mi estis sola, mi min okupis nur pri ĝemadoj pri mia fatalo. Mi malbenis mian malliberejon, kaj la tiranecon, kiu min en ĝi detenis. Tuj kiam mi estis elirinta el tiu malkuraĝiga subpremego, en kiun honto min estis ĵetinta, mi refalis en turmentojn de amo. Foresto de Manon, malcerteco pri ŝia sorto, timo ke mi neniam ŝin revidos, estis la sola objekto de miaj malgajaj meditadoj. Mi ŝin vidis image en brakoj de sinjoro de G... M..., ĉar tio estis la penso, kiun mi havis unue: kaj ne nur mi ne imagis, ke li estis aginta kun ŝi sammaniere kiel kun mi, sed mi estis konvinkita, ke li min forigis, nur por povi pli trankvile ŝin posedi. Tiele mi pasigis tagojn kaj noktojn, kies longeco ŝajnis al mi eterna. Mi havis esperon nur en la sukceso de mia hipokriteco. Mi zorge observis vizaĝon kaj paroladojn de la superulo, por diveni kion li pensis pri mi: kaj mi atentegis plaĉi al li, kiel al arbitrulo de mia fatalo. Estis facile rekoni, ke min li tute ŝategis. Mi ne dubis plu, ke li estis preta fari al mi servon. Ian tagon, mi estis sufiĉe maltima por peti de li, ĉu mia liberigo dependas de lia bonvolo. Li respondis, ke li ne estas tute estro; sed li esperas, ke, aŭdinte lian ateston, sinjoro de G... M..., pro kies postulo lia polica generalleŭtenanta Moŝto min enfermigis, konsentos redoni al mi liberecon.

« Ĉu mi povas esperi, mi dolĉe daŭrigis, ke dumonata malliberigado jam tolerita ŝajnos al li sufiĉa puno? »