Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aĵon. Mi min ĵetis sur lin kun tiel furioza rabio, ke mi perdis duonon da miaj fortoj. Tamen mi havis sufiĉe da ili por lin renversi teren kaj lin preni al la gorĝo. Mi lin sufokis, kiam bruo de lia falo kaj kelkaj akraj kriadoj, kiujn mi apenaŭ lasis al li liberecon puŝi, altiris en mian ĉambron la superulon kaj kelkajn monaĥojn. Oni lin liberigis el miaj manoj. Mi mem estis preskaŭ perdinta forton kaj spiron.

« Ho dio! mi ekkriis, puŝante mil sopirojn; justeco de ĉielo! ĉu estas eble, ke mi vivas eĉ momenton post tia malnoblaĵo! »

Mi volis denove min ĵeti sur la barbarulon, kiu min ekmortigis. Oni min haltigis. Mia malespero, miaj krioj, miaj larmoj preteriris ĉion imageblan. Mi faris aferojn tiel strangajn, ke ĉiuj ĉeestantoj, kiuj nesciis la motivon, rigardis reciproke unu la alian, kun tiom da timo kiom da miro. Dume sinjoro de G... M... reordigis sian perukon kaj sian kravaton; kaj ĉagrenkolera, ĉar li estis tiel ofendegita, li ordonis al la superulo, ke li min premu pli mallarĝe ol li faris ĝis nun, kaj min punu per ĉiuj punrimedoj, kiujn li sciis esti uzataj en Saint-Lazare.

« Ne, sinjoro, diris al li la superulo, ne kun persono nobelnaskita kia lia kavalira Mošto mi agos tiamaniere. Cetere li estas tiel dolĉa kaj tiel honesta, ke mi malfacile komprenas, ke li estus aginta per tia perforteco, se li ne estus havinta potencajn motivojn. »

Tiu respondo tute konfuzis sinjoron de G... M... Li eliris, dirante, ke li scios faldigi kaj la superulon kaj min mem kaj ĉiujn, kiuj kuraĝos lin kontraŭbatali.

Ordoninte al siaj monaĥoj, ke ili lin rekonduku, la superulo restis sola kun mi. Li min petegis, ke mi al li rapide sciigu kaŭzon de tiu malordo.

« Ho! mia Patro, mi diris, daŭrigante plori kiel infano, figuru al vi la plej teruran kruelecon, imagu la