Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al lia polica generalleŭtenanta Moŝto multe kunlaboros por min liberigi. Poste li petis de mi, kial mi ne ankoraŭ pensis doni novaĵojn pri mi al mia familio, ĉar ĝi ne partoprenis mian malliberigon. Mi respondis al tiu pripenso per kelkaj motivoj ĉerpitaj el doloro, kiun mi timis okazigi al mia patro, kaj el honto, kiun mi estus sentinta mem. Fine li promesis, ke senprokraste li iros al polica leŭtenanto.

« Kiam eĉ, li aldonis, mia vizito havus nur kiel celon malhelpi, ke sinjoro de G... M... faru kelkajn malbonaĵojn: ĉar li eliris el tiu domo tre malkontenta, kaj li estas sufiĉe potenca por sin timigi. »

Mi atendis la revenon de l’Patro kun ĉiuj agitaĵoj de malfeliĉulo, kiu alproksimiĝas al momento de l’sentenco. Estis por mi neesprimebla turmentego al mi reprezenti Manon’on en Hospitalo. Krom la malnobleco de tiu loĝejo, mi ne sciis kiamaniere oni en ĝi agis kun ŝi; kaj la memoro de kelkaj specialaĵoj, kiujn mi estis aŭdinta pri tiu abomeninda domo, ĉiumomente renovigis miajn kolerojn. Mi estis tiel decidinta ŝin helpadi, kiaj ajn estus prezo kaj rimedoj, ke mi estus metinta fajron en Saint-Lazare, se al mi estus estinta neeble eliri el ĝi alimaniere. Mi do pripensis pri vojoj uzotaj de mi, se okaze la polica generalleŭtenanto min detenus en ĝi malgraŭ mia volo. Mi provis iujn ecojn de mia industrio; mi trairis ĉiujn eblaĵojn. Mi vidis nenion, kio povas min certigi pri certa forkuro, kaj mi timis, ke mi estos pli mallarĝe enfermita, se mi farus malfeliĉan ekprovon. Fine mi kredis, ke mi estis forminta planon tiel lertan, ke gi povos sukcesi, kaj mi atendis por ĝin aranĝi ankoraŭ pli bone, ke la supera Patro estu reveninta, se la senutileco de lia klopodo ĝin igos necesa. Li ne prokrastis reveni. Mi ne vidis sur lia vizaĝo la signojn de ĝojo, kiuj akompanas bonan novaĵon.