Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« Mi parolis, li diris, kun lia polica generalleŭtenanta Moŝto, sed mi parolis kun li tro malfrue. Sinjoro de G... M... jam lin vizitis, elirante el tiu domo, kaj li tiel kontraŭjuĝis kontraŭ vi, ke li estis preta sendi al mi novajn ordonojn, por vin pli mallarĝe ankoraŭ malliberigi. Tamen kiam mi estis sciiginta lin pri la fundo de viaj aferoj, li ŝajnis multe malseveriĝi, kaj, iom ridante pri malĉasteco de la maljuna sinjoro de G... M..., li diris, ke necese estas, ke oni lasu vin ĉi tie dum ses monatoj por lin kontentigi, des pli, li aldonis, ke tiu logejo ne povas esti al vi senutila. Li rekomendis, ke mi agu kun vi malsevere; kaj mi certigas, ke vi ne plendos pri miaj agmanieroj. »

Tiu klarigo de bona superulo estis sufiĉe longa, por ke mi havu tempon sufiĉan por fari saĝan pripenson. Mi komprenis, ke mi riskas renversi miajn projektojn, se mi montros tro da fervoro al mia libereco. Kontraŭe mi al li certigis, ke, ĉar neceseco min devigas resti, estas por mi dolĉa konsolo havi ian parton de lia estimo. Poste ne afektante mi petis de li, ke li donu al mi favoron, kiu havus por iu ajn nenian gravecon, sed kiu multe utilus mian trankvilecon: tio estis avertigi unu el miaj amikoj, sanktan ekleziulon, loĝantan en Saint-Sulpice, ke mi estas en Saint-Lazare, kaj permesi, ke mi ricevu kelkafoje lian viziton. Tiu favoro estis donita sen ŝanceliĝo. Estis mia amiko Tiberge tiu, pri kiu mi volis paroli. Certe mi ne esperis ricevi de li helpon necesan al mia liberigo; sed mi volis lin utiligi kiel ilon malproksiman, je kiu li ne suspektus eĉ ekziston. Unuvorte, jen estas mia projekto: mi volis skribi al Lescaut kaj komisii lin kaj niajn komunajn amikojn pri zorgo min liberigi. Unua malfacileco estis havigi al li mian leteron; tia devis esti ofico de Tiberge. Tamen, ĉar li konis lin kiel fraton de mia amatino, mi timis, ke li malfacile konsentos ak-