Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas kapabla nur min igi kulpa kaj malfeliĉa, kaj daŭrigi mian volan rapidigadon en malfeliĉon kaj krimon, estas kontraŭdiro de ideoj kaj de konduto, kiu ne faras honoron al mia prudento.

« Tiberge, mi respondis, kiel estas facile venki, kiam oni kontraŭmetas nenion kontraŭ viaj armiloj. Lasu min rezoni miavice. Ĉu vi povas pretendi, ke tio, kion vi nomas feliĉeco de virto, estas senigita je ĉagrenoj, je bariloj kaj je maltrankvilaĵoj? Kian nomon vi donos al malliberejo, al krucoj, al turmentegoj kaj kruelaĵoj de tiranoj? Ĉu vi diros, kiel faras mistikuloj, ke tio, kio turmentas korpon, estas feliĉeco por animo? Vi ne kuraĝos tion diri, ĉar tio estas nesubtenebla paradokso. Tiu feliĉeco, kiun vi tiel altigas, estas do miksita kun miloj da suferoj; aŭ, por paroli pli ĝuste, ĝi estas nur teksajo de malfeliĉaĵoj, tra kiuj oni celas al feliĉeco. Sed se forto de imago trovigas plezuron en tiuj malbonaĵoj mem, ĉar ili povas konduki al feliĉa celo, kiun oni esperas, kial vi nomas kontraŭdira kaj malsaĝa en mia konduto disponon tute similan? Mi amas Manon’on: mi celas tra mil doloroj vivon feliĉan kaj trankvilan apud ŝi. La vojo, sur kiu mi marŝas, estas malfeliĉa; sed espero, ke mi alvenos al mia celo, ĉiam verŝas sur ĝin iom da dolĉeco; kaj mi, per momento pasigita apud ŝi, kredos min tro bone pagita de ĉiuj ĉagrenoj, kiujn mi suferas por ŝin ricevi. Do ambaŭ aferoj ŝajnas al mi egalaj, ĉu de via flanko, ĉu de la mia: aŭ se estas ia diferenco, ĝi estas ankoraŭ por mia profito; ĉar la feliĉeco, kiun mi esperas, estas proksima, sed la alia, malproksima: la mia havas naturecon de sentaĵoj; mi volas diri: ĝi estas sentebla de korpo, dum la alia havas naturecon nekonitan, kiu estas certigita nur per kredo. »

Tiberge ŝajnis terurita de tiu rezono. Li reeniris du paŝojn, dirante per plej serioza mieno, ke ne nur tio,