Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kion mi ekdiris, vundas komunan prudenton, sed plie estas bedaŭrinda sofismo plena je malpieco kaj malreligieco.

« Ĉar, li aldonis, kompari la celon de viaj suferoj kun la celo, kiu estas proponita de religio, estas ideo tute malĉastega kaj treege monstra.

— Mi konfesas, mi daŭrigis, ke ĝi ne estas ĝusta: sed atentu; ne sur ĝin ripozas mia rezono. Mi intencis klarigi tion, kion vi opinias kontraŭdiro en la persisteco de malfeliĉa amo : kaj mi kredas, ke mi tre bone pruvis, ke se ĝi estas tia, vi ne povas vin savi el ĝi pli bone ol mi. Nur pri tiu punkto mi opiniis ambaŭ aferojn egalaj: kaj mi certigas, ke ili estas tiaj. Ĉu vi respondos, ke celo de virto estas treege supera al celo de amo? Kiu rifuzas tion konsenti? Ĉu la demando ne estas pri la forto, kiun havas ambaŭ por tolerigi suferojn? Tion juĝu per efiko. Pri severa virto, kiom multe da forlasintoj vi havas; sed pri amo, kiom malmulte. Ĉu vi respondos ankaŭ, ke se troviĝas suferoj en plenumado de bono, ili estas nek neeviteblaj nek necesaj: ke oni ne trovas plu tiranojn kaj krucojn, kaj ke oni vidas multajn virtajn personojn, kiuj havas vivon dolĉan kaj trankvilan? Mi diros al vi same, ke estas amoj kvietaj kaj feliĉaj; kaj (tio cetere faras ankaŭ diferencon treege utilplenan por mi) mi aldonos, ke amo, kvankam ĝi trompas sufiĉe ofte, promesas almenaŭ nur kontentojn kaj ĝojojn, dum religio volas, ke oni certiĝu nur pri praktikado malgaja kaj ĉagreniga. Ne timu, mi diris, vidante, ke lia fervoro estas preta incitiĝi, la sola afero, pri kio mi volas nun konkludi, estas jena: ne estas pli malbona metodo por naǔzigi koron pri amo, ol malŝati antaŭ ĝi ĝiajn dolĉaĵojn, kaj promesi al ĝi pli da feliĉeco per ekzercadoj de virto. Laŭ la maniero per kiu ni estas faritaj, estas certe, ke nia feliĉeco konsistas el plezuro;