Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Do mi vidas nenian rimedon sukceseblan de ekstero. Necese estas, ke oni imagu ian artifikaĵon en la domo men.

— Ne, mi respondis; mi ĉion ekzamenis, precipe de kiam mia enfermigo estas iom malpli severa, dank’ al kompato de la superulo. La pordo de mia ĉambro ne estas plu ŝlosita; mi havas liberecon promenadi en la galerio de monaĥoj: sed ĉiuj ŝtuparoj estas ŝtopitaj de dikaj pordoj, kiujn oni zorge tenas fermitaj tage kaj nokte; pro tio, estas neeble, ke sola lerteco povu min savi. Atendu, mi daŭrigis, iom pripensante pri ideo, kiu ŝajnis al mi bonega; ĉu vi povus alporti al mi pistolon?

— Facile, diris Lescaut; sed ĉu vi volas mortigi iun? »

Mi al li certigis, ke mi tiom malmulte intencis mortigi iun, ke ne eĉ estis necese, ke ĝi estu ŝargita.

« Ĝin alportu morgaŭ, mi aldonis; kaj ne for- gesu troviĝi vespere je la dekunua, antaŭ la pordo de tiu domo, kun du aŭ tri el viaj amikoj. Mi esperas, ke mi povos vin realiri tien. »

Vane li insistis por ke mi konigu plion. Mi diris, ke entrepreno tia, kian mi ĝin meditas, povas ŝajni sağa nur kiam ĝi sukcesis. Mi petis de li, ke li plimallongigu sian viziton, por ke li trovu pli da facileco por min viziti la morgaŭon. Lin oni akceptis tiel facile kiel en la unua fojo. Lia mieno estis serioza. Estas neniu, kiu ne estus opiniinta lin honesta viro.

Kiam mi estis provizita je la ilo de mia liberigo, mi preskaŭ ne dubis plu pri la sukceso de mia projekto. Ĝi estis stranga kaj maltimoplena: sed de kio min ne kapabligis la sentoj, kiuj min instigis? De kiam estis al mi permesite eliri el mia ĉambro kaj promenadi en galerioj, mi estis rimarkinta, ke la pordisto alportas ĉiutage dum vespero la ŝlosilojn de ĉiuj pordoj al la