Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi ĝin donos al mi tiun nokton mem, kia ajn estu la prezo; kaj timante, ke li laŭtigos voĉon por peti helpon, mi al li vidigis honestan motivon de silento, kiun mi tenis sub mia veŝto.

« Pistolo! li diris. Kio? mia filo, ĉu vi volas depreni de mi vivon, por min danki pri la ŝateco, kiun mi havis al vi.

— Al Dio ne plaĉu tio, mi respondis. Vi havas tro da spriteco kaj tro da prudento por min meti en tian necesecon: sed mi volas esti libera; kaj mi tiel estas tion decidinta, ke, se mia projekto malsukcesos pro via kulpo, vi estas pereonta neripareble.

— Sed, mia kara filo, li daŭrigis kun mieno pala kaj terurita, kion mi faris al vi? Kian motivon vi havas por voli mian morton?

— He! ne, mi respondis senpacience, mi ne intencas vin mortigi: se vi volas vivi, malfermu pordon; kaj mi estas la plej bona el viaj amikoj. »

Mi ekvidis ŝlosilojn, kiuj kuŝis sur la tablo. Mi ilin prenis kaj petis de li, ke li min sekvu, farante kiel eble plej malmulte da bruo. Li estis devigita tion konsenti. Ju pli ni antaŭiris, des pli, ĉiufoje kiam li malfermis novan pordon, li ripetis sopirante:

«Ha, mia filo! ha! kiu estus tion kredinta?

— Nenian bruon, mia Patro, mi miavice ripetis ĉiumomente. »

Fine ni alvenis al speco de barilo, kiu troviĝas antaŭ la pordego al la strato. Mi min kredis jam libera, kaj alpaŝis malantaŭ la Patro kun mia kandelo en unu mano kaj mia pistolo en alia. Dum li rapide malfermis, servisto, kiu kuŝis en apuda ĉambreto, aŭdante bruon de rigliloj, ellitiĝas kaj metas kapon al sia pordo. La bona Patro kredeble lin opiniis kapabla min haltigi. Li al li ordonis tre singarde, ke li venu por lin helpi. Tiu