Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
6
abato prévost

kvietiĝas. Ili rapidis for de siaj domoj, kaj alkuris are al malluksa gastejo, antaŭ kies pordo staris du kovritaj ĉaretoj. La ĉevaloj, kiuj estis ankoraŭ jungitaj kaj kiuj ŝajnis premegitaj de laceco kaj de varmeco, montris, ke tiuj du veturiloj estis alvenintaj nur de nelonge. Mi haltis momente por min informi pri la kaŭzo de tiu tumulto; sed min malmulte sciigis la scivola popolamaso, kiu neniel atentis al miaj demandoj, kaj ĉiam antaŭeniris al la gastejo, dum ĉiuj sin interpuŝis unu la alian kun multe da konfuzo. Fine, ĉar pafarkisto vestite de banduliero kaj havante musketon sur la ŝultro, aperis sur la sojlo de la pordo, mi per signo de mano lin venigis al mi. Mi petis de li, ke li al mi konigu la motivon de tiu puŝegado.

« Negravaĵo, sinjoro, li diris: dekduo da ĝojovirinoj, kiujn mi kondukas kun miaj kunuloj ĝis Havre-de-Grâce[1], kie ni ilin enŝipigos al Ameriko. Kelkaj inter ili estas beletaj; kaj kredeble tio ekscitas la scivolecon de tiuj bonaj vilaĝanoj. »

Mi estus transen irinta post tiu klarigo, se min ne estus haltigintaj ekkrioj de maljunulino, kiu eliris el la gastejo, plektante manojn kaj kriante, ke tio estas barbaraĵo, abomenaĵo, kompatindaĵo.

« Kio do okazas? mi diris al ŝi.

— Ha! sinjoro, eniru, ŝi respondis, kaj vidu ĉu tiu vidaĵo ne estas kapabla fendi koron. »

La scivolo min malsuprenirigis el mia ĉevalo, kiun mi lasis al mia ĉevalzorgisto. Mi malfacile eniris, borante la popolamason, kaj mi vids efektive ion sufiĉe kortuŝantan.

Inter la dekdu knabinoj, kiuj estis katenitaj sesope per mezo de l’ korpo, unu vidiĝis, kies mieno kaj

  1. Elparolu: Havr’-de-Gras’.