Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« Mi imagas, mi diris, ke sinjoro de T..., la filo, kiu estas riča kaj bonfamilia, havas ian inklinon al plezuroj, kiel ĉiuj samagaj junuloj. Li ne povas esti malamiko al virinoj, nek tiel mokatinda, ke li rifuzus siajn servojn por ama afero. Mi faris projekton lin interesigi al la liberigo de Manon. Se li estas honesta viro kaj se li havas delikatajn sentojn, li donos al ni sian helpon pro grandanimeco. Se li ne estas kapabla esti kondukita de tia motivo, li almenaŭ faros ion por aminda knabino, kiam eĉ li farus tion nur pro espero, ke iam li partoprenos ŝiajn favorojn. Mi ne volas prokrasti mian viziton al li pli longatempe ol ĝis morgaŭ, mi aldonis. Mi sentas min tiel konsolita de tia projekto, ke mi eltiras el ĝi bonan antaŭsignon. »

Lescaut konsentis, ke estas verŝajneco en miaj ideoj, kaj ke ni povas esperi ion per tiu vojo. Pro tio mi pasigis nokton iom pli malgaje.

Kiam mateno alvenis, mi min vestis plej pure, kiel estis eble al mi, en stato de malriĉeco, en kiu mi troviĝis, kaj mi kondukigis min en fiakro al la domo de sinjoro de T... Li estis mirigita, ricevante viziton de nekonatulo. Mi estis bone impresita de lia fizionomio kaj de liaj ĝentilaĵoj. Kompreneble mi al li klarigis mian aferon, kaj, por varmigi liajn naturajn sentojn, mi parolis pri mia pasio kaj pri meritoj de mia amatino, kiel pri du aferoj, kiuj povis esti egalitaj nur unu per la alia. Li diris, ke, kvankam li neniam vidis Manon’on, li tamen aŭdis paroli pri ŝi, se mi parolas pri la junulino, kiu estis amatino de la maljuna G... M... Mi ne dubis, ke li «stis informita pri la parto, kiun mi estis havinta en tiu aventuro; kaj por lin gajni pli kaj pli, farante al mi meriton de mia konfido, mi rakontis detale ĉion, kio okazis al Manon kaj al mi.

« Vi vidas, sinjoro, mi daŭrigis, ke la utilo de