Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

instigis, ke mi ĝin akceptu. Mi ne ĝin akceptis, sed diris al li:

« Tio estas tro, kara sinjoro. Se kun tiom da boneco kaj tiom da amikeco vi al mi revidigos mian karan Manon’on, mi estos alligita al vi dum mia tuta vivado. Se vi tute redonos al mi tiun karan kreitaĵon, mi ne kredos, ke mi estos liberigita el mia ŝuldo, kiam eĉ mi verŝus mian tutan sangon por vin servi. »

Ni nin disiĝis, nur kiam ni estis interkonsentintaj pri tempo kaj loko, en kiu ni devis nin retrovi: li estis sufiĉe komplezema por ne min prokrasti pli malproksimen ol la tagmezo de l’sama tago. Mi lin atendis en kafejo, en kiun li min realiris proksimume je la kvara, kaj ni prenis kune la vojon al Hospitalo. Miaj genuoj estis tremantaj, dum mi trairis la kortojn.

« Potenco de amo! mi diris; mi do revidos la idolon de mia koro, la objekton de tiom da ploroj kaj de tiom da maltrankvilecoj. Ĉielo! konservigu al mi sufiĉe da vivo, por ke mi povu iri ĝis ŝi, kaj poste disponu de mia fortuno kaj de miaj tagoj: mi ne havos alian komplezon por peti de vi. »

Sinjoro de T... parolis kun kelkaj pordistoj de la domo, kiuj klopodis por doni al li ĉion, kio dependas de ili, por lin kontentigi. Li montrigis al si la kvartalon, en kiu Manon havis sian ĉambron, kaj oni en ĝin nin kondukis kun ŝlosilo terure grandega, kiu utilis por malfermi pordon. Mi petis de la servisto, kiu nin kondukis, kaj kiu estis tiu, kiu estis komisiita por ŝin servi, kiamaniere ŝi estis pasiginta tempon en tiu loĝejo. Li diris, ke ŝi havas anĝelinan dolĉecon, ke neniam li ricevis de ŝi eĉ unu vorton malafablan ke ŝi senĉese verŝis larmojn dum la ses unuaj semajnoj post ŝia alveno, sed ke de kelka tempo ŝi ŝajnis preni sian malfeliĉecon per iom pli da pacienco, ke ŝi estas okupata