Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kudri de mateno ĝis vespero, escepte dum kelkaj horoj, kiujn ŝi uzas por legado. Mi ankoraŭ petis de li, ĉu ŝi estis zorgita pure. Li certigis, ke necesaĵoj almenaŭ neniam mankis al ŝi.

Ni alproksimiĝis al ŝia pordo. Mia koro perforte batiĝis. Mi diris al sinjoro de T...

« Eniru sola, kaj avertu ŝin pri mia vizito; ĉar mi timas, ke ŝi estus tro surprizegita, vidante min subite. »

La pordo estis malfermita antaŭ ni. Mi restis en la galerio. Tamen mi aŭdis iliajn paroladojn. Li diris, ke li venas alporti al ŝi iom da konsolo, ke li estas unu el miaj amikoj, kaj ke li prenas multe da intereso en nia feliĉeco. Ŝi petis de li kun plej viva fervoro, ĉu ŝi ekscios de li tion, kio mi fariĝis. Li promesis, ke li alkondukos al ŝiaj piedoj min tiel ameman, tiel fidelan, kiel ŝi povus tion deziri.

«Kiam? ŝi petis.

— Hodiaŭ mem: tiu feliĉa momento ne malfruiĝos; li ekaperos tuj, se vi tion deziras. »

Ŝi komprenis, ke mi estas malantaŭ la pordo. Mi eniris, kiam ŝi alkuris al ĝi rapidege. Ni nin ŝmacadis reciproke kun tiu elverŝo de amemo, kiun trimonata foresto trovigas tiel ĉarma al perfektaj geamantoj. Niaj sopiroj, niaj interrompitaj ekkrioj, mil amaj nomoj pasiege ripetitaj de unu kaj de alia, faris dum kvarono da horo scenon, kiu kortuŝis sinjoron de T...

« Mi vin envias, li diris, nin sidigante: estas nenia glora sorto, al kiu mi ne preferuş amantinon tiel belan kaj tiel pasiplenan.

— Pro tio, mi malŝatus ĉiujn imperiojn de l’mondo, mi respondis, por certigi al mi la feliĉecon, ke mi estas amata de ŝi. »

La tuta restaĵo de tiu interparolo tiel dezirita kompreneble ne povis ne esti treege amoplena. Kompatinda