Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Manon rakontis siajn aventurojn, kaj mi konigis al ŝi la miajn. Mi ploris maldolĉe, interparolante pri stato en kiu ŝi estas, kaj el kiu mi estis elirinta nur de unu momento. Sinjoro de T... nin konsolis, promesante denove, ke li laboros fervore por fini niajn mizerojn. Li konsilis, ke ni ne igu tiun unuan sinvidon tro longa, por ke li trovu pli da facileco, kiam li postulos por ni alian. Li tre malfacile povis ŝatigi de mi tiun konsilon. Manon precipe ne povis konsenti, ke mi eliros. Cent fojojn ŝi min residigis sur mian seĝon. Ŝi min detenis per vestoj kaj per manoj.

« Ho ve! en kiu loko vi min lasas? ŝi diris. Kio povas certigi al mi, ke mi vin revidos? »

Sinjoro de T... al ŝi promesis, ke li ofte venos ŝin vidi kun mi.

« Pri la loko, li aldonis agrable, oni ne devas plu ĝin nomi Hospitalo; ĝi estas Versailles[1], de kiam persono, kiu meritas imperion sur ĉiuj koroj, estas en ĝi enfermita. »

Elirante, mi faris kelkajn malavaraĵojn al la lakeo, kiu ŝin servis, por lin instigi, ke li donu al ŝi siajn zorgojn kiel eble plej fervore. Tiu knabego havis animon malpli malaltan kaj malpli malmolan ol siaj similuloj. Li estis ĉeestinta ĉe nia sinvido. Tiu amoplena vidaĵo lin kortuŝis. Unu luidoro, kiun mi al li donacis, lin tute alligis al mi. Li prenis min aparte, kiam ni malsupreniris en la kortojn.

« Sinjoro, li diris, se vi volas min preni en via servistaro, aŭ doni al mi honestan rekompenson kiel kompensaĵon pro la perdo de l’ofico, kiun mi plenumas ĉi tie, mi kredas, ke estos facile liberigi fraŭlinon Manon’on. »

  1. Elparolu: Versaj.