Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi streĉis orelon, aŭdante tian proponon: kaj, kvankam mi estis senigita je ia ajn monsumo, mi faris al li promesojn, kiuj multe superis liajn dezirojn. Mi esperis, ke ĉiam al mi estos facile rekompenci tiaspecan homon.

« Estu konvinkita, mi diris, amiko mia, ke nenio estas, kion mi ne faros por ci, kaj ke cia fortuno estas tiel certa, kiel la mia. »

Mi volis scii kiajn rimedojn li intencis uzi.

« Neniun alian, li diris, krom malfermi al ŝi vespere la pordon de ŝia ĉambro, kaj ŝin alkonduki al vi ĝis pordego al strato, ĉe kiu necese estas, ke vi estu preta por ŝin ricevi. »

Mi petis de li, ĉu ne estas timeble, ke ŝi estu rekonita, trairante galeriojn kaj kortojn. Li konfesis, ke tie troviĝas ia danĝero; sed li diris, ke necese estas riski ion. Kvankam mi estis kontentega, vidante lin tiel decida, mi vokis sinjoron de T..., por al li komuniki tiun projekton, kaj la solan motivon, kiu ŝajnis al mi ĝin igi duba. Li trovis pli da malfacilaĵoj ol mi. Li konsentis, ke nepre ŝi povas forkuri per tiu maniero;

« Sed se ŝi estas rekonita, li daŭrigis, kaj se ŝi estas arestita, dum ŝi forkuras, eble ŝi estos neripareble perdita. Cetere vi estus devigitaj forlasi Parizon tuje: ĉar neniam vi estus sufiĉe bone kaŝitaj for de ĉiuj serĉadoj. Oni ilin plimultigus, tiom por vi, kiom por ŝi. Unu viro facile malaperas, kiam li estas sola; sed estas preskaŭ neeble resti nekonita kun beleta virino. »

Kvankam tia rezono ŝajnis al mi pravega, tamen ĝi ne povis superi en mia spirito tiun esperon, ke mi baldaŭ metos Manon’on en libereco. Mi tion diris al sinjoro de T..., kaj petis de li, ke li pardonu al amo iom da nesingardemo kaj de bravegeco. Mi aldonis, ke mia projekto estas efektive forlasi Parizon, por halti,