Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

altiris al mi bedaŭrindan embarason. Pro tia respondo la veturigisto faris pripensojn; kaj kiam mi poste estis dirinta la nomon de l’strato, en kiun mi volis, ke li min konduku, li respondis, ke li timas, ke mi lin enŝovigos en malbonan aferon; ke li bone vidas, ke tiu bela junulo, kiu nomiĝas Manon, estas knabino, kiun mi forŝtelas for de Hospitalo, kaj ke li ne havas humoron tia, ke li sin perdos por amo al mi. La delikateco de tiu fripono estis nur deziro pagigi de mi la veturilon pli kare. Ni estis tro proksimaj de Hospitalo, por ke ni ne montriĝu komplezemaj:

« Silentu, mi diris, estas unu luidoro gajnota de ci. »

Post tio, li estus min helpinta bruligi Hospitalon mem. Ni alvenis al la domo, en kiu loĝis Lescaut. Ĉar malfruiĝis, sinjoro de T... nin forlasis meze de vojiro, promesante, ke li nin revidos la morgaŭon.

Mi tenis Manon’on tiel mallarĝe premitan inter miaj brakoj, ke ni okupis en la karoso nur unu lokon. Ŝi ploris pro ĝojo, kaj mi sentis ŝiajn larmojn, kiuj malsekigis mian vizaĝon. Sed kiam ni devis elkarosiĝi, por eniri ĉe Lescaut’on, mi havis kun la veturigisto novan disputon, kies sekvoj estis pereigaj. Mi pentis, ke mi estis promesinta unu luidoron, ne nur ĉar la donaco estis tro granda, sed pro motivo ankoraŭ pli forta, kiu estis la neebleco ĝin pagi. Mi venigis Lescaut’on. Li malsupreniris el sia ĉambro por veni al la pordo; mi diris al li orele en kiu embaraso mi troviĝas. Tial ke li havis malafablan humoron kaj neniel kutimis esti ĝentila por la fiakristoj, li respondis, ke mi mokas lin:

« Luidoro! li aldonis; dekdu bastonbatoj al tiu fripono! »

Vane mi dolĉe al li klarigis, ke li nin pereigas. Li tiregis mian bastonon, kaj ŝajne volis per ĝi batadi la