Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

veturigiston. Ĉi tiu, kiu eble jam estis okaze falinta sub la mano de ia korpogardisto aŭ de musketario, forkuris pro timo kun sia karoso, kriante, ke mi lin trompis, kaj ke mi havos novaĵojn pri li. Vane mi al li kriis, ke li haltu. Lia forkuro kaŭzis al mi grandegan maltrankvilecon; mi ne dubis, ke li avertos komisaron.

« Vi min pereigas, mi diris al Lescaut; ĉe vi, mi ne estus senriska: necese estas, ke ni foriru tuje. »

Mi prezentis al Manon mian brakon por marŝi, kaj rapide eliri el tiu strato danĝeroplena. Lescaut nin akompanis. Estas vere mirinda la maniero, per kiu Providenco enĉenumas fariĝojn. Apenaŭ ni estis marŝantaj dum kvin aŭ ses minutoj, kiam viro, kies vizaĝon mi ne vidis, rekonis Lescaut'on. Kredeble lilin serĉis en apudaĵoj de lia domo, havante la malfeliĉan projekton, kiun li plenumis.

« Jen estas Lescaut, li diris, pafante unu pistolan pafon; tiuvespere li iros vespermanĝi kun anĝeloj. »

Kaj li malaperis tuj. Lescaut falis, ne havante plu eĉ unu moveton de vivo. Mi instigis Manon’on, ke ŝi forkuru, ĉar niaj helpoj ne povis utili al kadavro, kaj mi timis, ke nin arestos la urbgardistaro, kies alveno ne povis malfrui. Mi min ŝovis kun ŝi kaj kun la servisto en la unuan strateton, kiu kruciĝis. Ŝi estis tiel terurita, ke mi malfacile povis ŝin subteni. Fine mi ekvidis fiakron en ekstremajo de l’strato. Ni supreniris en gin: sed kiam la veturigisto petis de ni, kien li devas nin konduki, mi estis embarasita por lin respondi. Mi havis nek certan rifuĝejon nek fidindan amikon, al kiu mi kuraĝus min turni: mi estis sen mono, havante en mia monujo apenaŭ pli ol unu duonmonpistolon. Timado kaj laceco tiel malsanigis Manon’on, ke ŝi estis duonsvenanta apud mi. Cetere mi havis mian imagon plenan je la mortigo al Lescaut, kaj mi ne estis sen mal-