Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

trankvilecoj pri la urbogardistaro. Feliĉe mi memoris pri la gastejo de Chaillot, en kiu mi estis pasiginta kelkajn tagojn kun Manon, kiam ni estis irintaj en tiun vilaĝon por loĝi en ĝi. Mi esperis, ke tie, ne nur mi estos senriska, sed plie ke mi povos vivi dum kelka tempo, ne estante devigata pagi.

« Konduku nin al Chaillot, mi diris al la veturigisto. »

Li rifuzis iri tien tiel malfrue, se mi ne pagos unu monpistolon: alia motivo de embaraso. Fine ni interkonsentis po ses frankoj: tio estis la lasta mono restanta en mia monujo.

Dum la vojiro, mi konsolis Manon’on; sed funde mi sentis malesperon en koro. Mi estus doninta al mi morton, se mi ne estus havinta en miaj brakoj la solan bonaĵon, kiu min alligis al la vivo. Tiu penso min plifortigis.

« Mi ŝin tenas almenaŭ, mi diris; ŝi amas min, ŝi estas al mi: Tiberge diras vantaĵon; tio ne estas fantomo de feliĉeco. Mi vidus la tutan universon pereantan, tio ne interesus min; kial? tial ke mi ne havas plu amemon al la cetero. »

Tiu sento estis vera; tamen en momento kiam mi tiel malŝatis la mondajn bonaĵojn, mi sentis, ke mi estus bezoninta malgrandan parton da ili, por malŝati ankoraŭ pli potence ĉion ceteron. Amo estas pli forta ol sufiĉego, pli forta ol trezoroj kaj riĉaĵoj; sed ĝi bezonas ilian helpon: kaj nenio estas pli naŭziga por delikata amanto ol vidi, ke li estas alkondukita malgraŭvole per tiuj necesaĵoj al la maldelikateco de plej malaltaj animoj.

Estis la dekunua, kiam ni alvenis al Chaillot. Ni estis akceptitaj en la gastejo, kiel homoj jam konitaj. Oni ne miris, vidante Manon’on kun viraj vestoj, ĉar oni kutimas en Parizo vidi virinojn, kiuj prenas ĉiu