Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

eksento pri la ekzisto de l’milito aperigis kaj rekonigis al ĉiuj la realan estadon de tiu patrujo, tiu nedirebla io, tiu aĵo nedifinebla senpasie, kiun identigas nek raso, nek lingvo, nek tero, nek interesoj, eĉ ne historio: kiun analizo povas eĉ nei, sed kiu similas (ĝuste per tio kaj per ĝia pruvita tutpotenco) al amo pasia, al kredo, al iu el tiuj misteraj posedoj, kiuj kondukas la homon tien, kien li ne sciis, ke li kapablas iri — trans sin mem. La sento pri la patrujo estas eble samspeca kiel doloro, kvazaŭ malofta kaj stranga ekkonscio, kiu kaptis kaj skuis sub niaj okuloj eĉ la plej malvarmajn, la plej filozofajn, la plej racie liberajn.«[1]

En aneksita lando, la patrujo estas spirito. Por kompreni tion, necesas vidi popolon suferanta.

Gardas polico. Kurtenojn oni fermas. Kvazaŭ sanktaĵon oni kisas flagon malpermesatan. Lingvo fariĝas simbolo.

Sub caro en 1861 l’amaso senarma de Varsovianoj ekkantis la polan himnon por esti buĉata. En Galicio, la rutenoj sin ĵetis antaŭ vagonaron por havigi surskribaĵon en ukrajna lingvo.

Ateno, Sparto kaj Romo konis la senton civitan. Dum la Mezepoko la nacia konscio ankoraŭ ne floris en Francujo. La pacemaj burĝoj elliveris Johaninon, kiu ĝin vekadis. Eĉ anglan reĝon ili estus akceptintaj.

La Eklezio ŝin bruligis, ĉar senpermese ŝi miksis Dion al tera patrujo. Nun la sanktulinon ĝi honoras kaj ĉiujn bravulojn, kiuj donis sian vivon por certigi

korpon al tia patrujo.

  1. Parolado de Paul Valéry, la poeto, ĉe solena akcepto de marŝalo Pétain en la Francan Akademion (27 Januaro 1931).
9