Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ili malkonsentis prepari buĉadon kontraŭ najbara popolo, eĉ iris pro tio en malliberejon. Pli bone defendi sian patrujon ili kredis irante helpi la najbaron en malfacilo, ŝvitante kun li sur la kampo de katastrofo, partoprenante lian suferon kaj vivante senkomforte kaj soldate sen alia salajro ol lia miro amika.

Tiel ili kreskigis, same ĉe si kaj ĉe li, aliajn sentojn ol malfidon kaj sindefendon, nure negativajn. Ili helpas kunformi alispecan animon popolan.

Germanoj, skandinavoj, francoj, angloj, romanoj kaj slavoj aliĝis al tiuj entreprenoj de peniga laborado. Frateco de la fosilo anstataŭis la fratecon de l’ pafilo. Tie kuniĝis oficistoj, studentoj, laboristoj, militrifuzantoj kaj armeoficiroj, kiuj preferas tiaspecan militon al la sanga.[1]

La volontuloj de tiu helpservo proponas al ĉiuj popoloj sian metodon kaj predikas ĝin nur per apliko. Nur tiel oni kreas kutimojn. Ne sufiĉas ilin revi.

De 1830 ĝis 1848, Eŭropo vidis polojn sin miksantaj al ĉiuj klopodoj de iu ajn nacio penanta liberigi sin de fremda premo. Tiuj elmigrintoj el malfeliĉa lando flugadis al Italujo, al Francujo, al Hungarujo, al Germanujo por proponi sian helpon al frataj popoloj kun pafilo en la mano. Tia estis ilia mesianismo antaŭ la tempo de Krasinski: ie ajn militi por la rajto de popoloj kaj por Polujo, la simbolo kaj martiro.

Jen misio de patrujo, tasko de nacio. Ne nova estis la penso pri sankta rolo de unu popolo aparte

elektita. Ĉiu lando ja konas la saman ideon kaj, en

  1. Vidu l' Armée des hommes sans haine, de AlexisDanan, Paris, Attinger, 1929.