Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1848 la eŭropa romantismo kulturis tiun dogmon. Ĝi estas eĉ formo de prinacia religio. Sed pli multe por milito ol por paco jam utilis tiaj mesianismoj.[1]

Al milito ĝi estis plej ofte turnita. Granda popolo ĉiam havas ian sanktan taskon aŭ mision en iu aŭ alia epoko. Ĝi kutime konsistas devigi la plej malfortajn suferi ĝian superregon kompreneble »por ilia propra profito«.

Ili »nescias fari«. Ili »ne kapablas regi sin mem«. Ili ne posedas internan ordon. Ili eraras. Nur la pli forta scias ĉion. Nur li rajtas instrui vin kaj li sulkas. egan brovon, se vi kuraĝas, kiel Gandhi, respondi al li: »Estas nia plena rajto memregi nin, eĉ malbone, laŭ nia plaĉo.«

En Hindujo Pax britannica, en Azio paco rasa, en Mezeŭropo pangermanismo, en Afriko franca civilizado, en Amerikoj hispana grandeco, en latinaj respublikoj usona protekto, kaj en Mezepoko la Krucaj militiroj, jen belegaj religioj por tiuj nacioj, kiuj predikis ilin, sed al la ceteraj popoloj ili plej ofte aspektis kiel teruraj minacoj pro la ŝiparoj aŭ armeoj videblaj malantaŭ la bela ideo.

Mesianismo armita nur per fosiloj kaj flegiloj prezentiĝas pli simpatie. Al Francujo en Sirio kaŭzis plimultajn amikojn ĝiaj lernejoj antaŭ la mondmilito ol ĝiaj regimentoj poste.

Esti bonvenigata sen malfido, tion sukcesas nur tiu mesianismo, kiu montras oferon de la predikantoj, ne tiu, kiu riĉigas ilin je la kosto de l’ aŭdantoj. Pri tio

malofte pensis la plej grandaj nacioj. Inter ili ĉiu

  1. ↑ Mesianismo estas vorto derivata el mesio = elektito por savi, Misio signifas sanktan apartan taskon.