Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rigardis abomene la sanktan mision de la najbaro kaj samtempe imagis naive, ke ĝia propra nepre aspektas noblega al ĉies okuloj.

Tute alie aspektas la misio, kiam ĝi malgrandigas propran armeon de la lando anstataŭ ĝin pligrandigi. Kiam Danujon priokupis la ideo grandskale redukti la tutan militan aparaton, tiam temis pri speoo de mesianismo sendanĝera por la najbaroj. Al tiu skandinava ŝtato ĝi tiam kaŭzis multopajn simpatiojn. Nur unu timon ĝi vekis: la timon al ekzemplo imitinda.