Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
XV.
ŜTATOJ EN SOCIETO


Provoj je paca konduto inter ŝtatoj — Ligo de Nacioj — Wilson kaj Clemenceau — Kompromiso inter ideo nova kaj sistemo malnova — Spertoj — Novaj kutimoj — Kontrastoj — Eksteraj premoj — Apostoloj — Nansen, Cecil, Arfa — Hipokritaĵoj — Laborista kritiko — Popolkontrolo en Britujo — Ordonoj al delegitoj — Rolo de oficistoj — Regnoj grandaj kaj malgrandaj — Ĉe la konsilantaro — Streseman kaj Briand — Similaj spertoj de ambaŭ


Etikaj iniciatoj de homoj, kiel Gandhi en Hindujo kaj Cérésole en Eŭropo, kreskigas ĉe popoloj novajn sentojn kaj kutimojn. Unu grandskale provis, alia malpli vaste, sed la fenomeno estas tute samspeca. L’ animon nacian ili trafas per maniero de ara konduto alia ol la ĝisnuna.

Ĉu ekzistas ia provo simila sur la kampo de interŝtataj moroj?

Ĉu internacia juro jam enskribis aliajn kutimojn ol la uzon de perforto? Ĉu diplomatio konas ion alian ol la utiligon de ruzo? Ĉu ekzistas novaj spertoj etikaj sur tiu ĉi kampo?

Ĉiu kompreneble tuj pensas je la provo de

102