Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ligo de Nacioj, je ties Internacia Juĝejo, je la promesoj pri rezigno je milito, je la kontraktoj pri arbitracio. La iniciato de Prezidanto Wilson estis ja etika interveno. Ĝin sendube naskis la ĝenerala naŭzo pri la milito kiel metodo por solvi konfliktojn.

Ĝia jura formo estis kompromiso. Profeta ideo pri la rilatoj inter ŝtatoj; ĵusa realaĵo pri venkintoj kaj malvenkintoj. Jen ĝiaj gepatroj. Fido de unu, malfido de ceteraj, jen la baptopatroj. »Ĉu vi kredas al tiu Ligo de Nacioj?« mokridis famulo en 1919.

La ironio de la sprita Clémenceau prezidis ĉe la bapto, dum la kredanto Wilson ploris pri honto. Por akceptigi sian tekston, li devis ĝin enmeti en packontrakton komplete kontraŭan al sia ideo, kiu celis ja pacon sen venkintoj kaj sen malvenkintoj, por egaleca kunlaboro.

Pro tiu neregula naskiĝo, la ideo suferis jam de l’ infaneco. Ne deziris ĝin la patrino, kaj mortis la patro sen usona rekono al la bubo. Eĉ pli gravaj sin montris la malfacilaĵoj de kreskado.

Kutime la juro konfirmas la morojn. Male, antaŭis ilin la Kontrakto de la Ligo. Alia baro: vastan etikan movadon, kiel la gandhistan en Hindujo, vivigas la entuziasmo de la agantoj mem. Dume la Ligon subtenis nur ekstera fervoro de esperema publiko. Sed la aktoroj mem estis skeptikaj. Nu, kiam eklaciĝas mem la teatraĵo, la ĉeestantoj baldaŭ ĉesas aplaŭdi. Jam ili mokmovas la ŝultrojn, kiel Clémenceau leginte la manuskripton.

Malgraŭ tiom de kontraŭaĵoj, tamen kreiĝis iaj kutimoj kaj iom da sperto. Ekfunkciis uzebla maŝinaro. Ĝin utiligi nepre deziras la malgrandaj ŝtatoj,