Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iafoje ankaŭ iu granda, kiam hejme regas tiuj, kiuj kuraĝas kritiki eĉ la propran nacian konduton.

Dudeko da konfliktoj ricevis solvon. Kelkaj rompoj estis evititaj. Unu militon la Ligo haltigis en Balkano kaj kvin aliloke malebligis. Estas jam io. En tri okazoj invaditaj teritorioj estis liberigataj pro Liga interveno. En du aliaj ĝi malsukcesis.

Al eksplodoj de ara malamo ĝi donis tempon iom kvietiĝi. Al popolamaso furioza, svinganta la patrujan flagon sub la palacaj fenestroj, ŝtatisto povis respondi: »Jes, ni tuj ekmilitus, se nia subskribo ne malebligus tion. La nacia honoro devigas nin atendi enketon. Vivu la patrujo, sed estu fidelaj al ties promeso!«  Post unu monato ĉiuj estis jam trankvilaj.

Unu evitita buĉo, eĉ tio estas granda gajno. Sed la tuta sistemo funkciis nur por la pli malgrandaj Kiam temis pri la pli grandaj, tiam ekhaltis la radoj. Kaj tamen kalkulindaj estas la malgrandaj. Iliaj disputoj kuntiras la ceterajn.

Kiom el la francaj kaj germanaj soldatoj, frakasitaj en Argonaj arbaroj, ion sciis pri panserbismo aŭ pri malproksima studento mortiginta princon ie en Balkano? Malgrandaj militoj rapide fariĝas grandaj, se diplomatio kuraĝigas ilin anstataŭ malebligi.

Ne tute vana estis la sperto en Genevo. Akiritaj: kutimoj povas plivastiĝi. Kiam graviĝis ia konflikto, jam fariĝis pli nature pensi pri arbitracio aŭ pri plendo ĉe la Ligo antaŭ ol tuj mobilizi armeon.

Cirkaŭ la tablo kreiĝis ia tradicio instigema al paciĝo. Ce la Generalaj kunvenoj, pli multnombraj, kreskis la influo de la malgrandiaj ŝtatoj. Ekregis atmosfero severa kontraŭ malpaculoj. Pli kaj pli oni malŝatis tie la brutalajn agmanierojn.