Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Minacon oni ekkutimis malaprobi. Ankaŭ ofendemon. Eĉ troan obstinon: »Nu, cedu iom. Estu komprenema. Aŭskultu la kontraŭulon. Ankaŭ lia popolo havas bezonojn.« Same kiel en ĉiu societo, la bonaj manieroj havas proprajn postulojn kaj sankciojn. Amaso da ĵurnalistoj el ĉiuj anguloj de la mondo svarmas por Observi ĉian intervenon, ĉian parolon, ĉian voĉdonon.

En sia ĉefurbo, ŝtatisto ja timas ofendi la nacian opinion. En Ĝenevo li havas kontraŭ si du rokojn danĝerajn al ŝipoj: Se pro pacamo li cedos iom, lia regno lin kulpigos pri malforteco. La postenon li riskas perdi, kiam li revenos. Se kontraŭe li nenion cedos, tiam lian patrujon oni ĉie montros per fingro en la tutmonda gazetaro kiel kulpulon.

En Ĝenevo, kiel en ĉia societo, regas la timo pri onidiro. La flankon de la paco sendube iom premas la internacia popol-opinio.

Kiel aŭdantaron, antaŭ ol ekzistis la Ligo, la glavludantoj de mondpolitiko havis nur la nacian, publikon, ĉiu en la propra lando. »Venku!« ĝi kriadis.

Per la Ligo la cirko fariĝis multe pli tutmonda kaj la plimulto de la ĉeestantoj male aklamas la plej cedeman kaj paceman. La individua malvenkisto fariĝas virtulo sur la kolektiva kampo. La popolaro dankas al la kavaliro, kiu remetas la spadon en la ingon. Ne plu ĝojigas tie la dueloj. Ekflaras la ŝafaro la odoron de la buĉejo, kien ies disputo riskas tiri ĉiujn kune.

La guston pri sportludo certe ne perdis la publiko. Ĉiam heroojn ĝi deziras. Ĉe la kunvenoj en Ĝenevo la plej amataj kavaliroj estis baldaŭ la viroj, kiuj rezistis al naciaj egoismoj kaj batalis por la komuna intereso.