Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Vidu la gloron de Nansen aŭ de Lord Cecil, pioniroj de senarmigo, ĉiam prokrastita. Notu la faman obstinon de Princo Arfa, delegito en Persujo, kiam li sola per historia voĉdono malebligis la ruinigon de l’ artikolo X kaj poste ricevis la gratulojn de la maltgrandaj ŝtatoj, devigitaj al sindeteno pro timo al la grandaj.[1]

Kiuj rifuzis cedi pri Ligaj principoj, tiuj estis honorataj. Sur tiu kampo gratuliĝis la obstino kaj ekŝajnis hontinda ĉia kompromiso. En tiu direkto sendube sentiĝis etika premo kontraŭ la diplomata.

Antaŭ ol detrui malvirton, ĉia kolektiva moralo kaŭzas hipokritaĵojn. Tiun konatan fenomenon abunde spertis la Ligo. Jen, fidelaj al sia nacia egoismo, kvindek ŝtatoj kunvenis en societo fondita por detronigi tiun egoismon. Antaŭ ol rezigni ĝin, ili kaŝvestos ĝin. Neeviteble.

Apud apostoloj, vi do vidas la blufistojn. Ĉiun negativan voĉdonon superkovras amaso de florbukedoj enterigaj. Ĉaroj plenaj de funebraj kronoj kun elokventaj vortoj ĉiam sekvas belan principon, kiun oni rifuzas apliki. Tio estas la fama saluto de l’ malvirto al la virto. Ĝi naŭzas ege… sed samtempe ankaŭ disvastigas ideojn.

Reveninte hejmen, ĉiu penas sin savi el pretaj kritikoj. Malsame oni parolas tie ol en Ĝenevo. Por kvietigi la nacian opinion, necesas insisti pri la rifuzoj. La florojn oni forŝovelas. Urĝas montri, kiom firme

oni defendis la interesojn de l’ patrolando.

  1. Laŭ artikolo X de la Liga Kontrakto, la membroj-ŝtatoj promesas helpi sin reciproke por defendi sian sendependecon kaj teritorian netuŝeblecon kontraŭ atako.