Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

La interesoj de la Ligo ne havas multajn advokatojn. Ilin oni konsideras nur, se la politika plimulto tion prizorgas.

Al laboristaj kritikantoj foje ekvenis la penso kolekti la ĵetitajn florojn. Ili memorigas pri bela principo forĵetinton. Elstaris la vastigitaj ideoj kvazaŭ rozoj kun propraj dornoj. Ili kelkfoje ĝenis registaron.

Sed plej ofte nura naŭzo regas ĉe malriĉulo. La malsincereco de diplomatoj kaŝas al li eĉ la progreson de ideoj. Ekmuĝas lia kolero. Nenion plu scii li volas, kaj ĉion en saman sakon li enmetas per severa juĝo. La tuta sistemo naŭzas lin, inkluzive la ĝenevaj kulisoj.

Tiamaniere lia kontrolo jam ne estas timinda. Nura naŭzo ja ne kapablas anstataŭi detalan observadon de la nacia konduto per enlandaj okuloj. La necesa ekzameno tiam neglektiĝas.

Kie ĝi ne laciĝis, pli timinda ĝi fariĝis. Al blinda egoismo nacia ĝi kontraŭstarigis ne surdan kapdoloron, sed konscion novan kun la lumo al trafa direkto. Forta premo tiam ekvilibras la alian.

En Anglujo tiu popola kontrolado estas mem-organizita. Dum la milito, laboristaj gvidantoj fondis Unuiĝon por demokrata Kontrolo. Malliberejon ili riskis. Tien iris Morel. Postmilite, konservativa Lord Cecil kaj liberala Gilbert Murray starigis la vastan »Unuiĝon por la Ligo de Nacioj«. En 1930 ĝi jam havis duonmilionon da membroj. Intertempe, sub prezido de konservativa regnano, ĝi publike riproĉis samkoloran registaron en afero de interŝtata konduto.

Atente ĝi ekzamenas la raportojn de la britaj delegitoj al Genevo. Laŭnecese ĝi turnas sin al vasta publiko. Entute ĝi ludas rolon de nacia konscienco pri

107