Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

devoj interŝtataj. Ne mankas indignigitaj gazetoj en Londono por kulpigi tian organizon pri perfido al patrujo, dum eksterlandaj ĵurnaloj admiras ĝian pledon por justeco al oeteraj popoloj. Nur hejme sonas bele: »Nia lando super ĉio, ĉu prava, ĉu malprava«. Eksterlande ĝi ofendas.

Kiam eksidis al povo registaro laborista, ĝi kompreneble puŝis al sama direkto kaj progresigis la Ligan superecon kontraŭ la nur brita supereoo. Tiam subskribis Anglujo la devigan submeton de konfliktoj al interŝtata juĝado kaj la ŝiparan egalecon kun aliaj.

»Tiu fiera Imperio, ĝis hodiaŭ neniam klininta la kapon antaŭ iu ajn, devos de nun kliniĝi antaŭ fremdaj juĝistoj en Hago, iuj kontinentaj sinjoroj nenion sciantaj pri l’ regado de la maroj.« Pronacia gazetaro plendas kaj protestas. Ĝi ploras pri estinta grandeco. Kontraŭe la geniaj verkistoj, de Wells ĝis Bernard Shaw, kiel la francaj poetoj en 1848, de Lamartine ĝis Victor Hugo, bonvenigas la novan grandecon, turnatan al paoo per propra ekzemplo.

En Genevo du moraloj renkontiĝas interbate. Internacia estas la celo, sed naciaj la ordonoj de registaroj al delegitoj.

Por naŭ ŝtatoj el dek, antaŭ ĉio staras la propra kaj aparta profito. La reprezentanto devas labori por sia regno, eĉ se li parolos pri ĉiuj. Kiam oni konsentas pri avantaĝo komuna, eĉ tiam li devas tre zorgi pri la nacia vanteco. Ĉu temas pri ĝenerala utilo? Bone, sed nur per propono de nia lando, ne de alia. Ĝuste same ĉe ia klubo de fanfaronaj knaboj.

Kaj plie, kiom da intrigoj pri prezidoj, de kunvenoj, vic-prezidoj de komisionoj aŭ sidlokoj en la konsilantaro! Faru statistikon pri la telegramoj de