registaroj al delegitoj. Kiom da ili por la prestiĝo de unu ŝtato? Kiom por ĉies bono?
Malsukcesa elekto ŝajnas katastrofo. Eĉ pri tiaj bagateloj oni eksiĝas aŭ minacas eksiĝi. ŝovinista gazetaro blekas: »Ne timu! Estu firma! Temas pri nia honoro!« Feliĉe militon ne kaŭzas tiaj aferoj. Iom post iom tamen agas la sento pri ridindeco.
Ĉe la Sekretariaro, same kiel en Hago, necesas dungi senpartiulojn. Tute ne! ekkrias la ŝtataj gazetoj. Intemacia oficisto estu morala viro. Ĝuste. Sed kiel vi komprenas tion? »Nu, morala signifas pornacia. Antaŭ ĉio li estu fidela al sia lando.« Laŭnecese li devos do perfidi la ofican taskon, se tion postulas avantaĝo patruja. Li tiam fariĝos en Ĝenevo spiono kaj advokato por la propra ŝtato.
Male — asertas kritiko, — ĉe taŭga ligo de nacioj, morala signifu internacia! Honesta oficisto estas tiu, kiu servas la komunan tuton, eĉ okaze kontraŭ sia patrujo, se ĝi estus malprava. Oni ne postulu, ke li perfidu ĝin, sed repacigu ĝin. Li ne rajtu servi ĝian egoismon. Li montru al ĝi la juran devon.
Ĉe la konsilantaro, la reprezentantoj ne povas agi libere. Ordonoj ligas ilin. Kiel Britujo, Francujo, Italujo, Finlando aŭ Kolombio ili parolas, ne kiel homoj aŭ homaranoj.
Jen eksidas du plendantoj en konflikto, ambaŭ invititaj al la tablo. La celo estas ilin repacigi. Kian sintenon mi havu? demandas sian registaron ambasadoro de neŭtrala ŝtato. Konstante same sonas la respondo. Parkere ĝin konas la telegrafistoj: »Kiom eble subtenu la rajton de la pli malforta, ĉar ĝi estas ankaŭ nia rajto, sed ne malamikigu nin kun la pli forta por