Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne malhelpi la komercan kontrakton, baldaŭ renovigotan kun ĝi.«

Alie dirite: Staru la tutan matenon sur unu kruro, sed ne falu! Ne deziras riskon ankaŭ la ambasadoro mem, se ĝuste li loĝas en la ĉefurbo de la pli forta. Tiamaniere la Konsilantaro taŭgas por repacigo, sed ne por justeco. Pli certa estas arbitracio.

Dum la milito de Nordo kontraŭ Sudo, tion provis Usono kun Anglujo. De tiu tempo la kutimo plivastiĝis. La ideon diskonigis kaj la praktikon plioftigis la Ligo de Nacioj. La nura fakto, ke ĝi ekzistas, devigas organizon aŭ agi, aŭ morti. Ĝia rutino estas mem kreanto de kutimoj. Oni tie renkontiĝas, oni diskutas, oni kunvivas ĉiujare kelkajn semajnojn en kolektiva atmosfero. Ŝtatistoj kaj ĵurnalistoj retroviĝas sub komuna tegmento malsama je siaj naciaj plafonoj. Dumtempe ili anstataŭas monologojn per interparolo.

Se ili nenion mirindan atingas, almenaŭ ili mezuras la haltojn, la progresojn aŭ la malprogresojn. Reciproka kompato kreas amikojn pli multajn ol oni supozas. Ĉiu pli bone komprenas la malfacilaĵojn de la ceteraj, preskaŭ ĉiam samajn kiel la propraj.

Ĉe tagmanĝo en apuda vilaĝo, Stresemann povis rakonti al kolego siajn batalojn kun la gazetaro, la malamajn kriojn en la strato, la suspekton en Parlamento. Tion Briand povis kompreni, eĉ sen la scio de la germana lingvo. Li ja konis mem la tutan maŝinaron kaj la binoklon je ambaŭ flankoj.