Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
XVI.
KONTROLO KAJ PROTEKTO


Nacia konduto en kolonioj — Kruelaĵoj kontraŭ enlanduloj —

Kaŭĉuko en Kongolando — Klasbatalo en Sudafriko — Koloniaj mandatoj — Internacia kontrolo — Ekatentas la publiko — Sekvoj ĉe aliaj kolonioj — La problemo pri malplimultoj — Timo je kontrolo — Venkintoj kaj venkitoj — Ĉu paco, ĉu justeco? Kio unue — Kontrolo pri armado

— Sento pri sekureco — Relativa senpotenco de polico.


Dum egoista sin montras la konduto nacia sur la kampo diplomata, tre ofte kruela ĝi montriĝas en kolonioj. Ne por faciligi la vivon al enlanduloj oni alportas tien la grandajn progresojn de tekniko, sed por akceli la profitilojn de la blankuloj.

Malmulte gravas la sentoj de la ceteraj homoj, kiam ili havas nigran haŭton. Estas ja konata la sovaĝa sinteno de blankaj popolamasoj kontraŭ arestitaj nigruloj en Suda Usono.

Por havigi al si laboristojn en Afriko, la grandaj kompanioj pri Kaŭĉuko provis ĉion, eĉ turmentadon. La edzinojn oni forprenis, la virojn oni batis, la rifuzantojn oni punis per fortranĉo de korpaj membroj. Tiajn prooedojn permesis koloniaj administradoj kiel